Komputila ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komputilludo)
Saltu al: navigado, serĉo
Homoj ludantaj al pligrandigita versio de la fama videoludo Pong.

Komputila ludo aŭ pli ofte Videoludo, estas ludo, kies ludado montriĝas (plejofte) per reproduktado de serio de bildoj, responde al agoj de uzanto. Uzanto de videoludo, nomata ludantovideoludanto, povas interagi kun la ludo. Por tio, la ludanto kutime sendas informojn al la ludo per regiloj kiel matenilo kaj klavaro, kaj la ludo post komputado (plejofte), respondas per ekrano (plejofte) aŭ/kaj per aliaj metodoj (kiel per sonoj kaj vibrado). Videoludoj estas tre diversaj, la maniero ludi kaj la kapabloj postulitaj al la ludanto tre dependas de la tipo de la videoludo. La celo de videoludo estas plej ofte amuzi ludanton, tamen ili estas pli kaj pli uzataj por mensa kaj korpa ekzercado. (Ekzemple: por lerni lingvon, aŭ kuraĝigi promenadon).

Uzante plurajn sensojn (kiel vidadon kaj aŭdadon) kaj pro la aktiva partoprenado de la ludanto, videoludo povas kredigi al la uzanto ke ĝi troviĝas en virtuala mondo. Dumlonge, la videoluda industrio fokusiĝis pri la impreso de realeco, uzante pli altkvalitajn aparatojn kaj ciferecajn teknikojn por pli kaj pli doni impreson de realeco. Kelkaj ludoj, kiel simuladaj ludoj (kiel Train Simulator kaj Farming Simulator), celas vivigi laŭ alia vidpunkto. Multaj ludoj, kiel fantaziajhistoriaj ludoj, celas vivigi la ludanton en tute alia mondo kaj tiel helpas la ludanton imagi. Kelkaj ludoj, kiel ŝablonaj ludoj (kiel Minecraft kaj Terraria), eĉ proponas al la ludanto kontrui sian propran mondon kaj esprimi sian kreemon. Tamen, multaj ludoj, kiel puzlaj ludoj (kiel Tetris), ne temas pri mondo kaj volas amuzi la ludanton per aliaj rimedoj.

Kino kaj literaturo povas tre simili al videoludoj, tamen kun tiuj artoj, la uzanto restas pasiva, dum videoludoj postulas aktivan partoprenadon de la uzanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj komputilaj ludoj aperis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj per oscilografoj, universitataj komputilegoj, kaj EDSAC-komputiloj. Ludaj maŝinoj kiuj funkcias per monero aperis en la 1970-aj jaroj, kaj tuj populariĝis. Unu el la plej konataj ludoj de tiu tempo estas Pong.

El tiu populareco, ekestis volo por hejmaj komputilaj ludiloj, kaj la unuaj hejmaj videoludiloj aperis dum la fruaj 1970-aj jaroj. Ĉi tiuj videoludiloj estis plibonigitaj multe dum la frua 1980-aj, kun la Atari 2600, Intellivision kaj Colecovision. Tamen, en 1983 komputilaj ludoj subite malpopulariĝis, kaj "malluma epoko" por komputilaj ludoj okazis, ĝis en 1985 kiam la Nintendo Entertainment System estis kreita.

Aparatoj por videoludoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ekzistas tri grandaj tipoj de aparatoj per kiuj eblas sperti ludojn. Ĉar kelkaj ludoj celas esti disponeblaj por ĉiuj aparatoj, la malsimilecoj povas esti tre malgrandaj.

Personaj komputiloj[redakti | redakti fonton]

Videoludoj por personaj komputiloj estas programoj instalitaj en persona komputilo. Tre ofte por videoludi, persona komputilo bezonas kelkajn gravajn ekipaĵojn, kiel klavaron kaj muson. Depende de la tipo de la ludo, aliaj ekipaĵoj povas esti bezonataj, kiel stirilon por la aŭtokondukantaj ludoj aŭ pafilon por pafludoj. Por kelkaj ludoj, videoludantoj emas aĉeti altprezajn ekipaĵojn por ludi pli rapide, precize aŭ komforte. La ludo afiŝiĝas al la ludanto per la ekrano de la komputilo aŭ (malpli ofte) per tri-dimensie bildiga kasko. La ĉefa malavantaĝo de personaj komputiloj por videoludantoj, estas la bezono havi la taŭgan ekipaĵon por ĉiu ludo. Ofte, estas necese kontroli ĉu onia komputilo estas sufiĉe potenca por povi ludi al iu ludo.

Videoludiloj[redakti | redakti fonton]

Vendotaj komputilaj ludoj uzeblaj per PlayStation, XboxGame Boy.

Ludoj por videoludiloj estas ludoj faritaj por funkcii nur per dediĉita videoludila aparato. La unuaj videoludiloj estis facile distingeblaj de personaj komputiloj. Hodiaŭ la distingo ne tiom facilas ĉar nuntempaj videoludilaj aparatoj havas siajn proprajn operaciumojn kaj povas plenumi aliajn servojn, kiel vidigi fotojn, spekti filmojn kaj traserĉi la interreton. La diferenco ofte situas je la firmao, ĉar dum ĉiu komputila ludo estas teorie ludebla per ĉiuj komputiloj, ludoj por specifa videoludilo funkcios nur per la specifa aparato. La ĉefaj hejmaj videoludiloj (ne porteblaj videoludiloj), kiuj nun konkuras estas PlayStation 4 de Sony (japana firmao), Xbox One de Microsoft (usona) kaj Nintendo Switch de Nintendo (japana).

Nun ekzistas poŝtelefonoj, kiuj ankaŭ povas lanĉi komputilajn ludojn. Kaj do iĝas alia evolu-ŝtupo en la komputilluda fako.

Ankaŭ vidu : Listo de videoludiloj

Videoludejaj maŝinoj[redakti | redakti fonton]

Videoludejaj ludoj (Arcade games en la Angla) estas tute aparta kategorio de videoludoj. Ili estas strikte ligitaj al la fizika materialo, kiu permesas ludi ilin. Ili ofte troviĝas en videoludejoj, specialaj butikoj kie homoj devas aĉeti monerojn por povi uzi la videoludejajn maŝinojn. Tiu maŝino ofte havas formon kiu rilatas al la ludo. Konsekvence, ofte ekzistas nur unu aparta videoludo dediĉita por unu maŝino, do la konceptoj de videoludeja maŝino kaj videoludeja ludo estas forte ligitaj. Tia maŝino ĝenerale konsistas el ekrano, monkaptilo, mantenilo, butonoj, kaj aliaj eventualaj flankaparatoj. Tiuj aparatoj estis kutimaj je la komencoj de komputilaj ludoj, sed ili malpopulariĝis kiam ekestis la eblo ludi hejme per hejma videoludilo.

La komputilluda industrio[redakti | redakti fonton]

La merkato de komputilaj ludoj ekde pluraj jaroj superas la kinan kaj enspezigas pli da mono. La publiko ne plu estas juna, la averaĝa aĝo de la ludantoj estas pli ol 25 jaroj, kaj videoludoj ofte estas konsiderata kiel arto. Tamen, ankoraŭ ekzistas la penso ĉe nekonatuloj, ke videoludado estus okupaĵo por infanoj. Pasintece, pli da viroj ol virinoj videoludis, sed pro la multobliĝo de videoludoj en poŝtelefonoj, la nombroj preskaŭ samniveliĝis.

Grava lando pri komputilaj ludoj estas Japanio, kie facile eblas trovi videoludejon. Ĝi estas grava parto de la japana kulturo sed ĝi rapide disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo. La tri ĉefaj merkatoj estas Japanio kaj Sud-Koreio, Usono kaj Eŭropo. La lingvo kutime uzata en la komputilluda fako (krom en Japanio) estas la angla kaj preskaŭ ĉiuj komputilludaj titoloj estas anglaj.

Festivaloj de komputilaj ludoj[redakti | redakti fonton]

La Tokyo Game Show, fama videoluda festivalo kiu okazas ĉiujare en Tokio. Ĉi tie en 2004, en la parto por Sony.

Kelkaj eldonaj societoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj famaj kreistoj[redakti | redakti fonton]

Listo de komputilaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Minecraft estas fama ludo disponebla en Esperanto, kiu havas aktivan Esperantistan komunumon.

Komputilludaj serioj[redakti | redakti fonton]

Eĉ pli ofte ol en la kino, komputilludaj sukcesoj preskaŭ nepre okazigas daŭrigon, kaj ofte serion. Ĉiu komputila ludo konata grandskale estas fakte serioj, kies plej bona ekzemplo estas sendube Final Fantasy (12 epizodoj ĝis nun).

Tipoj de komputilaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tipoj de komputilaj ludoj.

Mallaŭdoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar videoludoj povas ŝajnigi al homoj, ke ili estas en realeca sed malreala universo, multaj homoj sindemandas ĉu videoludado havas malbonan influon sur la ludantoj.

Obsediga ŝatokupo?[redakti | redakti fonton]

Homoj, kiuj emas uzi sian libertempon por komputilaj ludoj havas konsekvence malpli da tempo por libroj, televido kaj aliaj distraĵoj.

Sed kelkaj homoj pensas, ke komputilaj ludoj incitas la ludantojn al tro multe ludi. Ili pensas, ke dum filmo daŭras kutime ne pli ol du aŭ tri horoj, komputila ludo averaĝe finiĝas en 10 horoj[mankas fonto], kaj la pasia ludanto kompreneble emas daŭrigi ludadon. Sed kiel kun ĉia pasio, oni ankaŭ prudente povas pensi ke ĝi trejnas la decidpovon de la aganto. Laŭ alia argumento, komputilaj ludoj agas kiel vera drogo pli ol ajna alia distraĵo ĉar ĝi instigas kaj stresigas la "viktimon", estante la nura ekrana arto kiu partoprenigas la spektanton.

Vera perforto kaj virtuala perforto[redakti | redakti fonton]

Junulinoj en Japanio komputilludas je videoludeja ludo. Temas pri ludo pri rapideco, kies celo estas mortigi kiel eble plej da malamikoj, helpe de pafila flankaparato

Multaj psikologoj, asocioj kaj gepatroj alarmis pri la perforto montrita en kelkaj komputilaj ludoj. Efektive, kiel en ĉiaj artoformoj, perforto estas ofte prezentita kiel distra kaj amuza aĵo aŭ almenaŭ kiel nepra parto de la vivo, al kio oni adaptiĝu. En komputila ludo, la ludanto ne plu estas pasiva sed aktiva. La ludanto mem uzas sian pafilon por mortigi kontraŭulon. Kaj, kiel en filmoj, la ludantoj povas esti en perfortegaj situacioj, kiel antaŭ torturspektaklo aŭ kruda amasbuĉado. Kelkfoje, la ludanto povas eĉ okazigi ilin, kiel ekzemple en Grand Theft AutoBlood Rayne.

La komputilludantoj defendas sin argumentante, ke tio koncernas nur kelkajn videoludojn. Kaj ke la agado en videoludo estas nur virtuala, ke ĝi ne havas influon sur la agado vermonda. Eĉ se kelkaj videoludistoj fariĝis perfortaj inspire de videoludoj, ili finfine ne estas tiom multaj (sed la impreso estas troigita pro amaskomunikiloj). Kelkaj pensas, ke perforto kaŭzita de videoludoj ne estas pli ofta ol pro aliaj distraĵoj (kino, televido). Neŭrologie, oni pruvis ke ne estas malsamecoj, pri cerbaj mekanismoj, inter agi kaj spekti aliulojn agi. Alidire, kaj se oni fidas tiun aserton, komputila ludo tute ne estas pli danĝera ol televidaj informoj aŭ papergazeto. Komputila ludo mem ne estas danĝera de si mem, kaj nur kelkaj psikologie malfortaj homoj povas malordiĝi fare de multaj fontoj, interalie de komputila ludo.

Post malsukceso en malfacila ludo, komputilaj ludantoj montriĝas kelkfoje malpaciencaj kaj stresemaj. Precipe infanoj malfacile rezistas al la granda premo, kiun kelkaj konkuraj videoludoj povas okazigi.

Freŝdataj studoj en Anglio pruvis ke ĉe pasiaj komputilludantoj (kiuj ludis dum pli ol kvar jaroj) montriĝis pli rapidaj reagoj kaj pli bona konscio pri spaco kaj observado. Novaj membroj en la usona armeo havis pli bonajn militajn reagojn ol la antaŭuloj. Analizistoj atribuis tiun staton al komputila ludado, kiu estas uzata kiel trejnilo en la armeo.

Malsanoj, kiuj povus esti kaŭzitaj de komputilaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Post kelkaj malbonaj okazaĵoj, ĉefe epilepsiaj krizoj, kuracistoj atentigas pri kelkaj riskoj al la sano, ligitaj al videoludado. Ili do konsilas:

  • Ne ludi kiam oni estas laca, ĉar sub influo de komputila ludo, povus rezulti kapdoloroj, ventrodoloroj, ktp...[mankas fonto]
  • Al homoj sentemaj je lumo, la rapida kaj ripetata sinsekvo de helaj koloroj en kelkaj movoplenaj ludoj povas malofte kaŭzi epilepsiajn spasmojn. Do kuracistoj konsilas ĉesi ludadon dum dek kvin minutoj post du horoj de ludado, antaŭ ol pluludi.

Komputilaj ludoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]