Ri-li

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ri-li
Licenco Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0
Ĝenro agludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr
Ri-li

Ri-li 2.0.1
Aŭtoro Dominique Roux-Serret, Maf464; tradukoj kaj pecoj kontribuitas de aliaj
Programisto Dominique Roux-Serret
Lasta stabila versio 2.0.1
(2007-11-01)
Operaciumo GNU kun Linukso, kFreeBSDHurd; Vindozo; Mac OS X; AmigaOS4
Lingvo(j) 19: angla, araba, bretona, ĉina, Esperanto, franca, germana, hispana, hungara, itala, japana, korea, nederlanda, pola, portugala, rusa, slovaka, sveda, turka; verkita en C++
Programtipo Elektronika ludo
Permesilo GNU GPL
Retejo http://ri-li.sourceforge.net/
vdr

Ri-li estas komputila ludo, en kiu oni devas direkti lignan ludilon-trajneton kolektante vagonojn. Ĝi estas libera ludo, disponigata laŭ GNU GPL.

Dum ludado la vagonaro nehalteble moviĝas laŭ la reloj, kaj oni devas komuniki al ĝi la direkton de la sekva turno.

Kiel en la plejmulto da ludoj pri serpentoformaj bestoj, kolektante la vagonojn la vagonaro kreskas, alkroĉante la vagonojn al si, tiel malfaciligante senkatastrofan vojaĝon.

Sur la vojo renkonteblas ankaŭ aliaj bonaj kaj malbonaj aĵoj, ekzemple plirapidigantaj la vagonaron aŭ ŝanĝantaj la longecon de la intervagonaj fadenetoj.

Demando pri la numero de artikolo el la Deklaracio.

Post gajno de ĉiu nivelo la ludo montras artikolon el la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj petas elekti la numeron de tiu artikolo el la du prezentitaj numeroj. Se la ludanto respondas ĝuste, li gajnas pliajn poentojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Atribuo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte derivita de http://libregamewiki.org/Ri-li, versio de 2009-07-24, kiu estas verkita de Kiba, AVRS kaj Frab26).