Agada videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekrankopio de la agada videoludo Abuse.

Agada videoludo estas ĝenro de videoludo, kies ludomaniero baziĝas sur realtempaj interagoj. Ĝi kutime necesas lertecon kaj rapidajn refleksojn de la ludanto.

La ĝenro ĉefe konsistas el ludoj proponante perfortajn konfrontojn, ekzemple shoot 'em up, luktajunuapersonaj pafaj videoludoj (FPS). Agadaj videoludoj tamen inkludas multe pli variajn ludotipojn, inkluzive de brikrompaj, labirintaj, vetkuraj, sportaj kaj platformaj videoludoj, aldone de multaj aliaj senkategoriaj konceptoj.

Agadaj videoludoj estas la plej komuna videoluda ĝenro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj komercaj agadvideoludoj estis Computer Space (1971) kaj plejfame Pong (1972). Videoludejoj multe favoris la aperon de la agada ĝenro : sur arkadmaŝinoj aperis plejmultaj fruaj kreaĵoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La esprimo « arkada ludo » tiel longe estis sinonimo de agada videoludo. Tiaj ludoj baziĝas sur rapida movo kaj reala tempo. Ili ĝenerale postulas pli grandan kalkulkapablecon ol strategiajaventuraj videoludoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]