Brikrompa videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekrankopio de LBreakout2, klono de Breakout.

Brikrompa videoludo estas klasika ĝenro de videoludo ofte konsiderata kiel subĝenro de arkadaj videoludoj. La unua brikrompa videoludo, Breakout, aperis en la jaro 1976. Ĝi estis rekte inspirita de Pong. La ĝenerala ludocelo estas detrui aron da brikoj per unu aŭ pluraj pilkoj antaŭ ol aliri la sekvan nivelon.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Plejofte, la ludanto kontrolas ian rakedon, kiun li povas movigi nur horizontale en la malsupra parto de la ekrano. Li devas eviti, ke la pilko transiru tiun limon, haltante ĝin kun la rakedo. Se li estas sukcesa, la pilko estas forsendita direkte al la brikoj. Alikaze, la ludanto perdas la pilkon. Se ĝi estis lia lasta pilko, la ludo finiĝas.

La ĉefa defio de la ludanto do estas la rekapto de la pilko, precipe kiam ĝi movas rapidege.

Multnombraj videoludoj reuzis tiun koncepton kaj proponis variajn plibonigaĵojn. Plej klasika estas la aldono de bonuso aŭ malbonuso por la detruo de certaj brikoj. La bonusoj havas diversajn efikojn, ekzemple pligrandigo de la rakedo aŭ duobligo de la nombro de pilkoj.

Rimarkindaj brikrompaj videoludoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de brikrompaj videoludoj kaj klonoj de Breakout.

Titolo Jaro Disvolvo/Eldoninto Platformo Notoj
Gee Bee 1978 Namco Arkada videoludo Mikso inter brikrompa videoludo kaj flipero.
Circus Atari 1980 Atari Atari 2600
Thro' the Wall 1982 Psion ZX Spectrum Parto de Horizons: Software Starter Pack.
Arkanoid 1986 Taito Arkada videoludo Populara klono de Breakout, kiu mem generis multnombrajn klonojn.
Amegas 1987 Amiga
Arkanoid: Revenge of Doh 1987 Taito Arkada videoludo
Batty 1987 Amstrad CPC, Commodore 64, ZX Spectrum
Bolo 1987 Application Systems Heildelbrg Atari ST, PC, Makintoŝo
Krakout 1987 Amstrad CPC, BBC Micro, Commodore 64, MSX, ZX Spectrum
Quester 1987 Namco Arkada videoludo
Woody Pop 1987 Sega Game Gear, Master System
HotShot 1988 Addictive Games Amiga, Amstrad CPC, Atari ST, Commodore 64, PC, ZX Spectrum
PopCorn 1988 PC
Traz 1988 Commodore 64, PC, ZX Spectrum
Alleyway 1989 Nintendo Game Boy Aperinta je la lanĉodato de Game Boy
Hyperball 1989 Acorn Electron, BBC Micro
Krypton Egg 1989 Amiga, Atari ST, PC
Fireball II 1990 Acorn Archimedes
Crackout 1991 NES
Kirby's Block Ball 1996 HAL Laboratory, Nintendo Game Boy
Cybersphere 1996 PC Freeware
DX-Ball 1996 Windows Senpaga
Arkanoid Returns 1997 Taito Arkada videoludo, PlayStation
Mecanoid 97 1997 Sybex Windows
DX-Ball 2 1998 Windows Propagaĵo
Ricochet Xtreme 2001 Reflexive Entertainment Microsoft Windows, Linux via Crossover
Beat Ball 2002 Windows Senpaga
Acky's XP Breakout 2004 Isotope244 Microsoft Windows, Windows Mobile, Mac OS X
Block Breaker Deluxe 2004 Gameloft Java ME, iOS, N-Gage WiiWare, Windows
BreakQuest 2004 Windows
Ricochet Lost Worlds 2004 Reflexive Entertainment Microsoft Windows, Mac
Ricochet Lost Worlds: Recharged 2004 Reflexive Entertainment Microsoft Windows
Vortex 2006 Apple iPods Senpaga
Beat Ball 2 2006 Windows Propagaĵo
Break 'Em All 2006 Nintendo DS
Arkanoid DS 2007 Taito Nintendo DS
Brick Breaker BlackBerry OS
Nervous Brickdown 2007 Eidos Nintendo DS
Ricochet Infinity 2007 Reflexive Entertainment Windows
Icebreaker 2009 SCEE PlayStation 3
Magic Ball 2009 PlayStation 3
Shatter 2009 PlayStation 3, Windows, Mac OS X, Linux
Wizorb 2011 Tribute Games Windows, XBLIG, PS Minis, Linux, Mac OS X, iOS
Fruit Avalanche 2015 Callipix SAS iOS
Brick Breaker Ball Quest 2017 Rebound Android Senpaga
Lbreakout 2006 Michael Speck Windows, Mac OS X, Linux Senpaga kaj malferma klono de Breakout