Vetkura videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Super Tux Kart, gokarta videoludo inspirita de la serio Mario Kart.

Vetkura videoludo estas videoluda ĝenro, kies ludomaniero baziĝas sur kontrolo de veturilo plejofte motora. La ludanto ĝenerale devas progresi kiel eble plej rapide de unu loko al la alia, por venki kontraŭulojn aŭ tempolimon. Tiu tipo de videoludo havas precipe konkureman etoson. Ĝi logas ludantojn per la impreso de rapideco kaj per la neceso pri akurata pilotado de la veturilo. Tre populara, la ĝenro ofte inspiras sin de realaj mekanikaj sportoj, ĉefe de aŭtosporto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino en arkadejoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj vetkuraj videoludoj datiĝas preskaŭ de la unuaj komercaj videoludoj. La unua reprezentanto de la ĝenro estis Astro Race fare de Taito, en 1973[1]. Ĝi estis futurisma vetkurado de kosmoveturiloj, al kiu du ludantoj povis ludi samtempe, evitante asteroidojn laŭvoje. Aperinta en julio 1974, Gran Trak 10 disvolvita de Atari Inc. estas rigardebla kiel la unua videoludo pri aŭtosporto. La tuta itinero aperas surekrane, vidita supren, kaj la ludanta devas plenumi vicojn kontraŭ tempolimo por obteni maksimuman poentaron. La nigrablankaj grafikoj estas sufiĉe minimumismaj, kaj la kontrolebleco de la veturilo estis tre perfektinda. La arkadmaŝino havis stirilon kaj du pedalojn.

Arkadmaŝino de Out Run, iam populara vetkura videoludo.

Night Driver (Atari Inc.), aperinta en 1976 estas unu el la unuaj dudimensiaj ludoj de tiu ĝenro kun malantaŭa vidpunkto. Kontrolante sportan veturilon malsupre de la ekrano, la ludanto ne havas kontraŭulojn. Li devas veturi kiel eble plej longe kaj rapide, sen lasi la vojon. En 1982, je la unua fojo, Pole Position fare de Namco konfrontas la ludanton al virtualaj kontraŭuloj. Ĝi cetere estas la unua vetkura videoludo, kiu inspiras sin de realaj vetkurejoj.

En 1986, Sega disvolvis Out Run, vetkura videoludo kun kontrolpunktoj meze de ekzotaj pejzaĝoj. La arkadmaŝino havis du procesorojn Motorola 68000, kiuj ebligis rimarkindan grafikan pliboniĝon. En 1987, la videoludo Final Lap de Namco ebligis la interkonekton de du arkadmaŝinoj, tiel fariĝante la unua multludanta videoludo de tiu ĝenro. En 1988, Hard Drivin' de Atari Games estis la unua vetkura videoludo, kies grafikoj estis entute tridimensiaj poligonoj. Ĝi cetere estis la unua ludo, kiu proponis la plenumon de diversaj stuntoj, ekzemple saltotabuloj aŭ lopoj.

Pro sia ludomaniero, plejmultaj arkadaj vetkuraj videoludoj celis maksimuman lubedeblecon kaj alireblecon. La disvolvistoj prioritatigis la impreson de rapidecon kaj grafikan kvalitecon, malfavore al fizika aŭ pilota realismo. El tio rezultis distingo inter du apartaj ĝenroj de vetkuraj videoludoj : arkadaj kaj simuladaj.

Disvolviĝo de la ĝenro[redakti | redakti fonton]

Plejmultaj arkadaj videoludoj estis adaptitaj - pli malpli bone - al la tiamaj 8-bitaj sistemoj. Tio inkludis frutempajn komputilojn kiel Amstrad CPC, ZX Spectrum kaj Commodore 64 sed ankaŭ videoludilojn kiel Master System kaj NES. La teknikaj limigoj de tiuj aparatoj igis la disvolvistojn elpensi alternativojn al la malantaŭa vidpunkto de la veturilo - plej natura, sed ankaŭ plej postulema teknike.

Vetkuraj videoludoj kun supra aŭ flanka vidpunktoj tiel multiĝis. Ili ofte suferis pro manko de rapideco, kaj instigis la intereson de ludantoj ĉefe per pli teknika kontrolado : necesas adapti la direkton de la veturilo rilate al la akso de la kamerao. Tiu subĝenro ankaŭ havis plibonan multludantan kapablon, ĉar ĝi ebligas supervidi plurajn kontraŭulojn samtempe sur la ekrano.

La plej famaj tiaj ludoj estis Excitebike (1984, Nintendo), Super Sprint (1986, Atari Games) kaj Super Off Road (1989, Leland Corporation). La du lastaj proponas itineron entute vibeblan surekrane, kaj akceptis ĝis 4 ludantoj.

Unuaj simuladoj[redakti | redakti fonton]

Vroom, fama vetkura videoludo de Formulo 1 aperinta sur personaj komputiloj en 1991.

Jam meze de la 1980-aj jaroj aperis la unuaj simuladaj videoludoj por 8-bitaj personaj komputiloj. Ili estas ludoj, kiuj celas pli altan nivelon de realismo. Pliaj simuladoj sekve aperis sur la 18-bita kaj 32-bita generacioj, inkluzive de Amiga kaj Atari ST, kiuj havis pli bonan kalkulkapablecon. La uzantoj de personaj komputiloj estis averaĝe pli aĝaj ol tiuj de videoludiloj kaj pli favoraj al tiu ĝenro. Simuladaj vetkuraj videoludoj ja kutime postulas pli longan kaj laboreman lernadon.

Geoff Crammond estis unu el la plej famaj pioniroj de la ĝenro. En 1984, li disvolvis REVS, simuladon de Formulo 3 por BBC Micro. La ludo afiŝas sobrajn tridimensiajn mediojn sed ankaŭ proponas interesajn novaĵojn, kiujn multaj simuladoj konservis ĝis hodiaŭ : unuapersona vidpunkto, realaspektaj akcidentoj, permana transmisiilo... En 1989, Stunt Car Racer (MicroProse) fare de Crammond proponis sensaciajn kurojn laŭlonge de fantaziaj trakoj. La ludo profitis rimarkindan fizikan motoron kaj estis duludanta per modema konekto. En 1989, Indianapolis 500: The Simulation fare de Papyrus Design Group proponis bonkvalitan simuladon de la samnoma vetkurado. La ludo postulas tre akuratan pilotadon kaj permesas modifi multajn parametrojn de la veturilo. Ĝi ankaŭ traktas akcidentojn laŭ realisma maniero kaj inkludas kurregularon. En 1992, Geoff Crammond disvolvis Formula One Grand Prix (Microprose), ofte rigardata kiel la patro de modernaj simuladoj. La ludo estis entute tridimensia kaj atingis detalnivelon ankoraŭ neviditan antaŭe. Ĝi estis la unua versio de unu el plej famaj serioj de videoludaj simuladoj de Formulo-1.

Orepoko de dudimensiaj ludoj[redakti | redakti fonton]

La fino de la 16-bita epoko estis tiu de teknika kaj luda stagnado, ĝis la arkada lanĉo de Virtua Racing en 1992. Precipe avangarda, la ludo fare de Sega havis senteksturajn tridimensiajn grafikojn. Disvolvita de Yu Suzuki, ĝi difinis multajn fundamentojn de modernaj vetkuraj videoludoj : flua animacio, multnombraj vidpunktoj, lantmovoj...

Tridimensiaj vetkuraj videoludoj[redakti | redakti fonton]

Relega sekvenco (replay) en tridimensia videoludo de aŭtomobila ralio.

Meze de la 1990-aj jaroj, la nova generacio de personaj komputiloj kaj videoludiloj (3DO, Saturn, PlayStation kaj Nintendo 64) ebligis pli kompletan tridimensian ludadon. Samkiel aliaj ĝenroj, tiu evoluo estis komparebla al dua naskiĝo por vetkuraj videoludoj. Tridimensia bildigo de trakoj kaj medioj konsiderinde plibonigis la sperton de la ludantoj kaj la kreemon de la disvolvistoj.

Rilate al videoludiloj distingiĝas kelkaj adaptoj de tridimensiaj, teksturaj arkadaj ludoj kiel Crash 'n Burn fare de Crystal Dynamics en 1993. Ridge Racer, alia fama titolo, aperis samjare kaj estis sekvita de Daytona USA de Sega en 1994. En 1995, WipEout fare de Psygnosis, futurisma vetkura ludo, kaj Destruction Derby fare de Reflections sukcese inaŭguras novan generacion de malpli konvenciaj veturilaj ludoj.

Subĝenroj[redakti | redakti fonton]

Arkadmaŝino de PowerBoat, ŝipkura videoludo.

Plej venditaj vetkuraj videoludoj[redakti | redakti fonton]

  • La videoluda serio Need for Speed estas unu el la plej venditaj en la tuta mondo kun pli ol 100 milionoj da ekzempleroj[2] La enreta ludo Need for Speed World same estis precipe sukcesa : ĝi registris pli ol 20 milionoj da abonitaj ludantoj en novembro 2012, nur du jaroj post sia lanĉo[3].
  • Kun pli ol 80 milionoj da ekzempleroj distribuitaj tra la mondo, Gran Turismo estas unu el la plej vendataj serioj de vetkuraj videoludoj ĉe videoludilaj platformoj.
  • Kun pli ol 55 milionoj da ekzempleroj, Mario Kart 8 Deluxe, la oka epizodo de la samnoma serio, estas ties plej grava komerca sukceso. Ĝi cetere estas la plej vendata vetkura videoludo en la historio de videoludoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Killer List Of Videogames Arkivigite je 2010-01-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. 100 millions de jeux Need For Speed vendus en 16 ans (france) (21-10-2009)..
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-10. Alirita 2024-01-03.