Saltu al enhavo

Platforma videoludo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la platforma videoludo Celeste, la ludanto (supre) devas navigi tra la mondo, evitante danĝerojn kiel pikiloj.
Donkey Kong, unu de la unuaj platformaj ludoj

Platforma videoludo estas tipo de videoludo. En platforma ludo, la rolulo stirata de la ludanto devas salti kaj grimpi inter diversaj ŝvebantaj platformoj, evitante malhelpaĵojn. Kutime la ludanto povas iom stiri kiel alte kaj kiel longe la rolulo saltas, por atingi la deziratajn celojn kaj eviti mortigajn falegojn.

Platformaj ludoj ekestis fine de la 1970-aj, komence de la 1980-aj jaroj. Inter la unuaj konataj tiaj ludoj estis Space Panic de 1980 kaj Donkey Kong (de Nintendo) de 1981.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]