Aventura videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu-ĉi vidilaĵo de Vegan on a Desert Island montras esploradon.

Aventura videoludo estas ĝenro de videoludo, kiu emfazas kvalitan rakonton kaj scenaron prefere ol refleksoj aŭ rapidagado. Aventuraj videoludoj pli specife akcentas esploradon, dialogojn aŭ la solvon de enigmoj. Plejmultaj tiuĝenraj ludoj permesas al la ludanto nek batali, nek morti, escepte se tiu morto havas rakontan gravecon. Esceptoj tamen ekzistas.

Aventuraj videoludoj tiel konstitigas fikcion, samkiel filmo, romanobildstrio, kies ĉefa celo estas la prezento de rakonto. Ĝi tamen distingiĝas de tiuj aliaj medioj per la aktiva rolo de la ludanto sur la disvolvado de la scenaro. Kelkaj aventuraj ludoj proponas multajn scenarajn branĉojn, depende de la decidoj faritaj de la ludanto. Kiel fikciaĵo, aventuraj videoludoj estas ofte inspirataj de variaj universoj aŭ literaturaj ĝenroj : fantasto, sciencfikcio, krimfikcio, hororo, komedio...

Colossal Cave Adventure estas identigitan el 1976 kiel la unua ĉi-tia ludo, dum Myst estas ankaŭ rimarkinda.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Colossal Cave Adventure. rickadams.org.