Nintendo Switch
Aspekto
| Nintendo Switch | |
|---|---|
| Disvolvo | Nintendo |
| Antaŭita de | Wii U |
| Sekvita de | Nintendo Switch 2 |
| Regilo | Joy-Con |
La Nintendo Switch (japane ニンテンドースイッチ) [nin-TEN-do sŭiĉ] estas ludkonzolo kreita de Nintendo. Ĝi estas la sepa grava hejma konzolo de la firmao. Unue konata dum kreado kiel la NX, ĝi estis publike elmontrita la 20-an de oktobro 2016. Ĝia tutmonda lanĉiĝo estis la 3-an de marto 2017.
Ĝi samtempe estas portebla videoludilo kaj ankaŭ povas esti ludkonzolo kiam ĝi estas konektita al televido.


