Grand Theft Auto (serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand Theft Auto (serio)
Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Platformo PlayStation
Ĝenro ago-aventura ludo
vdr

Grand Theft Auto aŭ "GTA" ("Grandaj Aŭtoŝteloj") estas serio de videoludoj de Rockstar Games. La ĉefrolulo en ĉiu videoludo de ĉi serio estas krimulo, kiu, por gajni monon, devas kompletigi misiojn. Ĝi estas unu el la plej venditaj videoludserioj en la mondo.

Kronologia ordo kaj rekonstrua ordo[redakti | redakti fonton]

Titolo Rekonstrujaro Publikigjaro
Grand Theft Auto 1997 1997
Grand Theft Auto: London, 1961 1961 1999
Grand Theft Auto: London, 1969 1969 1999
Grand Theft Auto 2 2013 1999
Grand Theft Auto III
(tradukita al Esperanto)
2001 2001
Grand Theft Auto Advance 2000 2004
Grand Theft Auto: Vice City 1986 2002
Grand Theft Auto: San Andreas 1992 2004
Grand Theft Auto: Liberty City Stories 1998 2005
Grand Theft Auto: Vice City Stories 1984 2006
Grand Theft Auto IV 2008 2008
Grand Theft Auto IV: The Lost and Damned 2008 2009
Grand Theft Auto IV: The Ballad of Gay Tony 2008 2009
Grand Theft Auto: Chinatown Wars 2009 2009
Grand Theft Auto V 2013 2013

Komunaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La serio havas multajn fortopunktojn:

  • Kompleta rekonstruo de urboj (aŭ pli da urboj) kun loĝantoj, malamikoj kaj policistoj;
  • Granda nombro de uzeblaj veturiloj (aŭtomobiloj, motorcikloj, motorboatoj, aviadiloj, trajnoj...) kaj armiloj;
  • Libera agado (oni povas eĉ iri kun prostituitino, puŝi piedirantojn aŭ amasmortigi policistojn);
  • Longviveco: ĉiuj GTA estas tre longaj; la misioj de la simpla historio necesas de 60 ĝis 80 horojn. Cetere, por kompletigi la ludon centelcente necesos plenumi duarangajn misiojn: trovi 100 "Specialajn pakaĵojn" (en GTA2, GTA III, GTA: Vice City kaj GTA: Liberty City Stories), fuŝi 100 gravurskribaĵojn, trovi 50 hufferojn, 50 ostrojn kaj fari 50 fotografiojn (en GTA: San Andreas) aŭ ankaŭ eksplodigi 99 ruĝajn balonetojn (en GTA: Vice City Stories) kaj mortigi 200 kolombojn (GTA IV). Aliaj duarangaj misioj estas, ekzemple, la misioj "Taksio", "Gardisto", "Ambulanco", "Fajrobrigadano", "Virinekspluatisto", "Aŭtomobilvendisto". Citindaj estas ankaŭ la "Frenezaj akrobataĵoj" kaj la "Perfortoj".

Polico[redakti | redakti fonton]

La sagao estas karakterizata de la konstanta ĉeesto de la polico. La procento de kriminaleco estas reprezentata de la numero de steletoj.

Kiam oni havas unu steleton, policistoj klopodas frapi la ĉefroluloin per polica kableto. Kiam oni havas du steletojn, policistoj postkuras per aŭtomobilo la ĉefrolulon. Je tri steletoj, oni estas postkurata ankaŭ de helikoptero. Kvarstelete, intervenas la SWAT, kiu havas potencajn veturilojn kaj mitralfusilojn. Je kvin steletoj, venas la FBI kun potencegaj fusiloj. Je ses steletoj, fuĝi estas maleble, ĉar la ĉefrolulo estas postkurata de tankoj.

Eraoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu titolo de la serio apartenas al unu specifa erao. En la titoloj de sama erao ni trovos la versiojn de la samaj urboj egalaj: ekzemple la Liberty City de GTA III egalas al tiu de GTA: Liberty City Stories (fakte ili apartenas al la sama erao). En la titoloj de la sama erao ni povos trovi kelkajn komunajn rolulojn kaj referencojn pri aferoj okazitaj en alia titolo. La eraoj kreitaj de Rockstar Games por la serio estas 3: 2D, 3D kaj HD. Ĉiu erao havas unu aŭ pli da titoloj, kiuj estas:

Erao 2D:

Erao 3D:

Erao HD:

La ĉefroluloj de la serio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu ludo, ĉefe ekde la epizodoj kreitaj en 2001, havas sian ĉefrolulon:

  • Victor Vance, ĉefrolulo de GTA: Vice City Stories, estas la frato de Lance Vance, unu el la ĉefaj roluloj de GTA: Vice City. Li mortas en la komenca filmaĵo de Vice City (lokita en 1986); la nova ĉapitro "Vice City Stories", lokita en 1984, klarigas lian historion.
  • Tommy Vercetti, ital-usona ĉefrolulo de GTA: Vice City, iĝis rimarkinde konata pro sia karismo. Li troviĝas en Vice City, implikite en fiaskinta interŝanĝo, en kiu estas implikata ankaŭ lia Estro, Sonny Forelli. Li estas ankaŭ nomata "Buĉisto de Harwood" murdinte 11 homojn ĉe Liberty City, tasko komisiita de Forelli.
  • Carl Johnson, afrik-amerika, estas la ĉefrolulo de GTA: San Andreas. Li revenis post neĉeestperiodo en sian naskiĝurbon, Los Santos, kaj trovis ĉion ĥaose.
  • Toni Cipriani, ital-usona mafiano elvenanta el nekonata sicilia urbo, estas la ĉefrolulo de GTA: Liberty City Stories, konfidas cetere kelkan mision en GTA 3 al Claude Speed.
  • Claude Speed, la senparola kuranto, estas la ĉefrolulo de GTA 2 kaj GTA 3. Li aperas ankaŭ en GTA: San Andreas kiel "amrivalo" kaj antagonisto de Carl Johnson en sekreta kuro.
  • Niko Bellic, ĉefrolulo de GTA IV, estas serba enmigrinto kaj transloĝiĝis al Liberty City pro invito de sia kuzo Roman, kiu ĉi tie havas taksientreprenon. Roman altiris Niko-n promesante al li vivon facila kaj plena je riĉaĵoj, sed vere la aferoj malbone funkcias. La entrepreno ne funkcias kaj Roman sin dediĉis al suspektindaj negocoj, kreante al si multajn malamikojn.
  • Johnny Klebitz, estas la ĉefrolulo de The Lost and Damned kaj de Episodes from Liberty City kaj estas motorciklistobandano.
  • Luis Fernando Lopez, estas la ĉefrolulo de The Ballad of Gay Tony kaj de Episodes from Liberty City, li laboras en fama noktoklubo de Liberty City.
  • Huang Lee, ĉefrolulo de GTA: Chinatown Wars, estas riĉa knabo kaj trodorlotita ĉino alveninta al Liberty City por eltrovi tiun, kiu mortigis lian patron kaj por redoni al sia onklo, Wu "Kenny" Lee, la spadon "Yu Jian". Li estos viktimo de embusko kaj riskos la morton. Soifante je venĝo, li komencos labori por la Triado, finfarante hommortigojn kaj disvendante drogon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]