Agada-aventura videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekrankopio de videoludo kun aŭtomata celsistemo, kiu ebligas al la ludanto sin dediĉi al specifa kontraŭulo.

Agada-aventura videoludo estas populara videoluda ĝenro, kiu kombinas certajn elementojn de aventuraj kaj agadaj videoludoj. Ĝia ludomaniero kutime celas ekvilibron inter esplorado de vasta, malferma mondo, enketo (kolektado de objektoj aŭ indicoj), solvo de enigmoj kaj realtempa agado[1].

Pro sia hibrida naturo, agadaj-aventuraj videoludoj havas sufiĉe malakuratan difinon kaj limojn. Ili ofte inkludas ludomekanikojn de platformaj, batalaj, pafajrolaj videoludoj.

Ludomaniero[redakti | redakti fonton]

Agadaj-aventuraj videoludoj havas pli rapidan ritmon ol ekskluzive aventuraj ludoj. Ili kutime elprovas la lertecon kaj refleksojn de la ludanto[2]. Tiuj ludoj ofte emas lasi la ludanton krei lian propran destinon anstataŭ ol simple rakonti ĝin[3]. Kvankam la ludomaniero ĉefe baziĝas sur movado, ĝi ankaŭ ofte postulas cerbumadon.

Famaj agadaj-aventuraj videoludaj serioj[redakti | redakti fonton]

La kino-aspekta platforma videoludo Prince of Persia (1989) havis agadajn-aventurajn elementojn, kiu poste inspiris aliajn kreantojn kiel Éric Chahi kun Another World (1991) kaj Flashback (1992). Alone in the Dark (1992) uzis tridimensiajn komputilajn grafikojn, kiuj poste fariĝis popularaj danke al famaj serioj kiel Resident Evil (1996) kaj Tomb Raider samjare.

Ekde la 2000-aj jaroj, agadaj-aventuraj videoludoj fariĝis pli popularaj ol la puraj aventurajplatformaj videoludoj, kiuj inspiris la ĝenron[4]. Inter freŝdataj ekzemploj menciindas la serio Uncharted, The Legend of Zelda: Breath of the WildArk: Survival Evolved.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Laŭ la retejo Just Adventure Arkivigite je 2009-01-29 per la retarkivo Wayback Machine,  .
  2. Rollings, Andrew. (2003) Andrew Rollings and Ernest Adams on Game Design. New Riders. ISBN 1-59273-001-9.
  3. (2002) “Beyond Myth and Metaphor – The Case of Narrative in Digital Media”, Game Studies 1 (1). Alirita 2009-02-05.. 
  4. . The Designer's Notebook: Sorting Out the Genre Muddle (angle) (2009-07-09). Alirita 2022-08-12.