The Legend of Zelda: Breath of the Wild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Legend of Zelda: Breath of the Wild

Kovrila bildo de la ludo

Kovrila bildo de la ludo
Eldonejo Nintendo
Evoluiganto Nintendo Entertainment Planning & Development, Monolith Soft Inc.
Dato de lanĉo 3-a de marto 2017
Serio The Legend of Zelda
Antaŭita de The Legend of Zelda: Tri Force Heroes
Sekvita de The Legend of Zelda: Link's Awakening, The Legend of Zelda: Tears of the Kingdom
Videoludilo Wii U, Nintendo Switch
Tipo de videoludo ago-aventura ludo, rola videoludo, post apocalyptic video game
Maniero de ludado unuludanta videoludo
Takso de PEGI PEGI 12
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj) 10+
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

The Legend of Zelda: Breath of the Wild estas aventura videoludo eldonita de Nintendo por la videoludiloj Nintendo Switch kaj Wii U. Tiu ludo estas parto de la serio The Legend of Zelda. La aventuro okazas en la fikcia mondo Hyrule. Oni regas la rolulon Link, kiu vekiĝis senmemora post centjara dormado. Li aŭdas misteran voĉon, kiu kondukas lin al vojaĝo por venki Calamity Ganon.

La tipo de videoludo estas iom malkutima kompare al antaŭaj ludoj de tiu ludserio. La mondo de Hyrule nun estas malfermita mondo, kie eblas viziti ĉion videblan sen ordo decidita de la rakonto de la ludo. La ludo ankaŭ enhavas programon de fiziksimulado, kiu ebligas atingi la celojn de la ludanto plurmaniere. Ĝi ankaŭ estas la unua ludo de la serio, kiu enhavas voĉaktoradon. Unue malkaŝita en 2013, la lanĉo estis planita nur por Wii U en 2015, sed ĝi estis postmetita dufoje ĝis la 3-a de marto 2017 por povi aperi samtempe kiel por la videoludilo Switch.

Breath of the Wild ricevis multajn laŭdojn de recenzistoj, kiuj konsideras ĝin kiel unu el la plej bonaj videoludoj. Recenzistoj laŭdis la eblon fari ion ajn kio estas volita, kaj la sistemon de fiziksimulado kiu kuraĝigas eksperimentadon kaj esploradon. Multaj recenzistoj konsideras la ludon kiel sekvindan modelon por ludoj en malfermita mondo. Tamen, kelkaj plendis pri la bildiga rapideco, kiu povas esti malgranda en kelkaj partoj de la ludo, kaj ĉefe per la videoludilo Wii U.