Electronic Arts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Electronic Arts

Electronic Arts 2020.svg
Jura formo publika kompanio
Fondita 28-an de majo 1982
Sidejo Redwood City, Kalifornio
Estr(ar)o Andrew Wilson
Agokampo videoludoj
ISIN-kodo US2855121099
TTT Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Electronic Arts Inc. (EA) estas usona videoludfirmao sidejanta en Redwood City, Kalifornio, Usono. Fondita kaj registrita la 28-an de majo 1982 de Trip Hawkins, la firmao estis pioniro de la frua personkomputila videoludo-industrio kaj estis rimarkinda pro la promociado de la dezajnistoj kaj programistoj kiuj kreis la ludojn. En 2014, Electronic Arts estis la kvara plej granda videoludfirmao en la mondo laŭ enspezo, post Tencent, Sony kaj Microsoft.