Final Fantasy

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Final Fantasy
Disvolvo Square Enix
Eldoninto Nintendo
Platformo Game Boy Advance
Ĝenro japana rolludo
vdr

Final Fantasy (Japane:ファイナルファンタジー [fajnaru fantaĝii] ; angle [fajnl FANtasij] ; traduko: Fina Fantazio) estas unu el la plej fama serio de rolludaj videoludoj de Squaresoft, (nune Square Enix). Ĝi estas tradukebla "Fina Fantazio". Mallongigata nomo : "FF". Nun, ĝi estas pli ol simpla rolludo videoludo, ĉar serio de aliaj produktoj (gadĝetoj, animeoj, filmoj, mangaoj, etc.) havas ĉi tiu nomo.

Oni komparas ĝin kun Dragon Quest.

Square produktis la unuan bitvaron Final Fantasy je 18-a de decembro 1987. Tiame evoluintoj de Square kiu malprofitis en komputilludo, pensis ke la softvaro estus fina ludo, nomis ĝin "Final (fina)". Sed ĝi sukcesis supere ilian penson.

Nefermita esperantlingva muziko[redakti | redakti fonton]

En Fina Fantazio XI, la malferma muziko de la ludo estas en esperanto. Ĝia titolo estas "Memoro de la ŝtono"

Jen la teksto:

Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana’diel, vasta ter’.
Tremas la tuta mond’
Pro l’ plago en desper’.

Preventas ĝin
Nenia sort’;
Haltigas ĝin
Nenia fort’.

Sed tra la nokto tempesta
Brilas jen stelo de glor’!
Kontraŭ brutala kri’
Fontas jen kant-sonor’!

Stelo brilanta, kanto sonanta:
Revu kaj preĝu por ni!

Mano kaj man’ kunpremitaj
Trans la eterno sen lim’
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!

Videoluda epizodaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]