Final Fantasy VII

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Final Fantasy VII

Emblemo de Final Fantasy VII

Emblemo de Final Fantasy VII
Disvolvo Square
Eldoninto Square
Distribuo Eidos Interactive
Direktoro Yoshinori Kitase
Muziko Nobuo Uematsu
Produktoro Hironobu Sakaguchi
Serio Final Fantasy
Platformo PlayStation
Ĝenro Komputila rolludo
Ludomaniero Unuope
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Final Fantasy VII estas komputila rolludo disvolvita de Square (nune Square Enix) en 31-a de januaro 1997 kaj eldonita por Sony PlayStation. Ĝi estis ankaŭ reeldonita en 1998 por Microsoft Windows kaj en 2009 por PlayStation Network. La ludo estis la unua en la serio kiu uzis 3-dimensian komputilan grafikon. La historio de Final Fantasy VII centras je Cloud Strife, ĉefrolulo de ĉi tiu ludo, kiu aliĝigis al la ribelema organizaĵo AVALANCHE en ĝia celo halti la megaentreprenon Shinra, kiu drenas la vivon de la planedo por uzi ĝin kiel fonton de energio.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Kiel antaŭaj ludoj de la serio Final Fantasy, Final Fantasy VII konsistas el ĉefe tri areoj: monda mapo, kampa mapo, kaj la batala ekrano. La monda mapo estas 3D-a modelo kaj enhavas malgrandan version de la fikcia mondo de la ludo, kiun la ludanto uzas por vojaĝi inter la lokoj de la ludoj.[1] Kiel ĉe antaŭaj ludoj de la serio, oni povas marŝi en la monda mapo piede, per ĉokoboj, aerŝipo, aŭ akvoveturilo (tiukaze, submarŝipo kaj aviadilo uzita kiel boato). Krome, ĉi tiu ludo inkluzivas ankaŭ kroman transporton: la buggy.[1] Ĉe kampaj mapoj, fikciuloj estas kontrolitaj en 2-dimensiaj antaŭ-formitaj medioj, kiuj reprezentas lokojn kiel urboj kaj arbaroj.[1] La batala ekrano estas 3-dimensia prezento de areoj kiel la interno de konstruaĵo aŭ malfermata herbeja kampo, en kiu la ludanto regas la fikciulojn en bataloj kontraŭ malamikoj kontrolitaj de la komputilo.[2] Kvankam fikciuloj estas "super deformitaj" ĉe mapoj, la modeloj de la fikciuloj havas pli realisman grandecon en bataloj.[3] Final Fantasy VII estas la unua ludo en la serio, kiu havas modelojn de fikciuloj kun plenaj reproduktitaj plurlateroj ol 2D-aj sprajtoj.

Komence, la ludanto estas limigita je la urbo Midgar, sed laŭmezure la ludo progresas, la tuta mondo igas atingebla. La progreso je la intrigo estas grande disvolvita per programitaj okazaĵoj, kvankam kinaj filmoj estas uzataj ofte.[3]

Batalo[redakti | redakti fonton]

Dum la batalo, la ludo uzas la sistemon Active Time Battle (ATB), kiu estis dezajnita de Hiroyuki Ito, kiu unue aperis en Final Fantasy IV. Malsame ol ĉe antaŭaj ludoj, kiuj permesis 4 al 5 ludeblajn fikciulojn partopreni en la batalo, Final Fantasy VII permesas nur 4 fikciulojn esti en grupo samtempe.[4]

La materiao (angle materia) estas ĉefa koncepto dum konstruado de la kapableca sistemo de Final Fantasy VII. Materiaoj estas magiaj sferoj, kiujn ĉiu fikciulo povas uzi, kaj kiuj estas metitaj en specialajn truojn ĉe armiloj kaj kirasoj, permesante ludantoj personecigi la kapablojn de la fikciuloj por uzi magion, kunvokojn kaj specialajn kapablojn.[5]

La "Desperation Attacks" (esperante malesperaj atakoj) el Final Fantasy VI estis modifitaj kaj estis nomita "Limit Break" (limigrompo) en ĉi tiu ludo. Ĉiu ludebla fikciulo havas stangon, kiu laŭgrade plenigiĝas kiam ili estas atakitaj en batalo. Kiam la stango plenigiĝas, la fikciulo povas uzi lian aŭ ŝian Limit-Break-on, kiu estas speciala atako, kiu kutime aŭ kaŭzas multe pli da damaĝo ol normalaj atakoj aŭ helpas la grupon en batalo.[3] Ĉiu fikciulo havas siajn proprajn Limit-Break-ojn, kiuj estas dividitaj en kvar nivelojn de forto. Kvankam, unu el la fikciuloj, Caith Sith, havas nur du nivelojn.[6]

Resumo[redakti | redakti fonton]

Medio[redakti | redakti fonton]

La ludmedio estas simila al tiu de Final Fantasy VI, prezante mondo kun pli progresa teknologio ol la unuaj kvin ludoj de la serio. Ĝenerale, la teknologio kaj socio de la ludo similas la industrian kaj postindustrian sciencan fikcion. La mondo de Final Fantasy VII, kiu estas nomata "La Planedo" en la ludo, estas retroaktive nomata "Gaja", kaj konsistas el tri ĉeftermasoj. La orienta kontinento enhavas la urbon Midgar, industria metropolo, kiu estas la ĉefa urbo de la tuta mondo. Midgar gastigas la sidejon de la Elektra Povuma Entrepreno Shinra, kiu estas la de facto monda registaro. Aliaj lokoj sur la sama kontinento, kie Midgar situas estas Junon, la ĉefa militbazo de Shinra; Forto Kondoro, forto kun grandega kondoro kaŝante Mako reaktoro; farmbieno de Ĉokoboj; kaj Kalmo, malgranda urbo inspirita de mezepoka Eŭropo.

Fikciuloj[redakti | redakti fonton]

La naŭ ĉefaj ludeblaj fikciuloj en Final Fantasy VII estas Cloud Strife, malafabla dungosoldato, kiu diras, ke li estas eksmembro de la unuo de Shinra nomata SOLDIER;[7] Barret Wallace, ĉefo de la ribelema grupo kontraŭ Shinra nomata AVALANCHE; Tifa Lockhart, luktoartistino kaj amikino de Cloud ekde infanaĝo;[8] Aerith Gainsborough, vendantino de floroj, kiu estas persekutata de speciala unuo de Shinra, "Turks"; Red XIII, saĝa kreitaĵo, kiu ŝajnas leono kaj estis objekto de eksperimento de scientistoj de Shinra; Cait Sith, robota aŭgurada kato, kiu rajdas viglan Muglan pupon;[9] Cid Highwind, piloto, kies revo esti unua homo en spaco ne realigis;[10] Yuffie Kisaragi, juna ŝtelisto kaj lerta ninĝo; kaj Vicent Valentine, eksmembro de Turks, kiu estis objekto de eksperimentoj 30 jaroj antaŭ la komerco de la ludo.[11] La luda ĉefantagonisto estas Sephiroth, eksmembro de SOLDIER, kiu reaperas plurajn jarojn post esti malaperinta en batalo, en kiu oni pensis, ke li mortis.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (1997) Square Electronic Arts: Final Fantasy VII North American instruction manual. Sony computer entertainment, p. 15, 44–46. SCUS-94163.
  2. (1997) Square Electronic Arts: Final Fantasy VII North American instruction manual. Square Electronic Arts, p. 20–25. SCUS-94163.
  3. 3,0 3,1 3,2 McLaughlin, Rus (April 30, 2008). IGN Presents: The History of Final Fantasy VII. IGN. Arkivita el la originalo je 2008-09-17. Alirita September 14, 2008.
  4. Boor, Jay (3a Septembro, 1997). Final Fantasy VII Review. IGN.[rompita ligilo]
  5. (1997) Square Electronic Arts: Final Fantasy VII North American instruction manual. Square Electronic Arts, p. 35. SCUS-94163.
  6. White, Finn. Guides: Final Fantasy VII – Characters. IGN. Arkivita el la originalo je 2012-01-23. Alirita September 14, 2008.
  7. Final Fantasy VII, Square Co, SCE America, 7a de septembro, 1997, PlayStation, Aerith: What rank were you? / Cloud: Rank? / Aeris: You know, in SOLDIER. / Cloud: Oh, I was... First Class. .
  8. (2005) Studio BentStuff: Final Fantasy VII Ultimania Ω (japane). Square Enix, p. 30. ISBN 4-7575-1520-0.
  9. (1997) Square Electronic Arts: Final Fantasy VII North American instruction manual. Square Electronic Arts, p. 11. SCUS-94163.
  10. Final Fantasy VII, Square Co, SCE America, 7a de septembro, 1997, PlayStation, Shera: He pushed the Emergency Engine Shut Down switch, aborting the mission, to save my life. After that, the Space Program was cut back and the launch was canceled.
  11. (2005) Studio BentStuff: Final Fantasy VII Ultimania Ω (japane). Square Enix, p. 46. ISBN 4-7575-1520-0.
  12. (1997) Square Electronic Arts: Final Fantasy VII North American instruction manual. Square Electronic Arts, p. 10. SCUS-94163.