Aŭda komputilludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭda komputilludo estas elektronika ludo ludita ekzemple ĉe persona komputilo. Ĝi similas al videoludo, sed la reago de la ludo estas nur aŭdebla, ne videbla.

Komence aŭdaj komputilludoj estis ĉefe ludoj por blinduloj kaj estis kreitaj ĉefe de amatoroj kaj blindaj programistoj. Sed pli kaj pli da homoj interesiĝis pri aŭdaj ludoj, de sonartistoj ĝis esploristoj pri ludoj por handikapuloj. La plej multaj aŭdaj ludoj uzas komputilan platformon, kvankam ekzistas kelkaj ludoj por videoludiloj.

Aŭdaj komputilludoj ekzistas en sama varieco de genroj kiel videoludoj, ekzemple aventuraj ludoj, kuradaj, ktp.

Ekzemploj de aŭdaj ludoj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]