Antonio Meucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Meucci
itala-usona inventisto
itala-usona inventisto
Persona informo
Naskonomo Antonio Santi Giuseppe Meucci
Naskiĝo 13-an de aprilo 1808 (1808-04-13)
en San Frediano, Italio
Morto 18-an de oktobro 1889 (1889-10-18) (81-jaraĝa)
en Novjorko, Novjorkio, Usono
Lingvoj itala
Loĝloko Staten-Insulo
Ŝtataneco UsonoReĝlando Italio
Alma mater Accademia di belle arti di Firenze
Familio
Edz(in)o Ester Mochi
Okupo
Okupo inventistofizikisto
Verkoj telefono
invention of telephone
vdr

Antonio MEUCCI ([Esperantigite: Antonio Meŭtĉi] n. 13-an de aprilo 1808 en San Frediano apud Florenco; m. 18-an de oktobro 1889 en Novjorko) estis usona inventisto de itala deveno.

Li vizitis la akademion de la belaj artoj kaj studis poste kemion kaj mekanikon. En 1835 li forlasis Italion kaj iris al Kubo, kaj en 1850 li setlis en Novjorko.

En 1854 Meucci evoluigis la unuan telefonan konekton, ĉar lia malsana edzino ne povis forlasi la ĉambron.

En 1876 Alexander Graham Bell patentigis sian telefonon. Li estis antaŭe laborinta en la laborejoj de Meucci, kiel Meucci laboris pri sia telefono. Malgraŭ multjara procesado Meucci ne sukcesis ricevi financan kompenson. Li mortis malriĉa.

La kongreso (parlamento) de Usono en 2001 deklaris en rezolucio ke Meucci estis la inventinto de telefono kaj Bell trompisto : « Expressing the sense of the House of Representatives to honor the life and achievements of 19th Century Italian-American inventor Antonio Meucci, and his work in the invention of the telephone. » (traduko : ... por honori la vivon ... de ital-usona inventisto de la 19a jarcento Antonio Meucci, kaj lian laboron por la invento de la telefono) ; konkludo de la rezolucio 269 Arkivigite je 2015-12-29 per la retarkivo Wayback Machine de la 17a de oktobro 2001 de la Domo de Reprezentantoj de Usono (107th CONGRESS, 1st Session, H. RES. 269, October 17, 2001).