Ĵurnalista etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĵurnalista etiko estas tipo de aplikata etiko, kiu celas difini kio estas bona konduto en ĵurnalismo. En pluraj landoj ĵurnalismaj organizoj aplikis etikajn kodojn de ĵurnalistoj kaj havas etikajn komisionojn, kiuj traktas plendojn de civitanoj rilate funkciadon de amaskomunikiloj kaj ĵurnalistoj.

Al plej oftaj punktoj de etikaj kodoj de ĵurnalistoj apartenas respekto de vero, korekto de eraroj, protekto de individua privateco, malakcepto de diskriminacio, libereco de esprimado kaj rajto al respondo. Etikaj kodoj de ĵurnalistoj ofte ankaŭ emfazas la malakcepton de miksiĝo de eksteruloj en ĵurnalisma laboro, konservon de profesia sekreto, malpermeso uzi ĵurnalisman laboron por propra profito, distingon inter opinio kaj faktoj kaj respekton de kopirajto.

Etika kodo de ĵurnalismaj principoj[redakti | redakti fonton]

Inter la homaj rajtoj estas tiuj de libera informado kaj informiĝado, de libera esprimado de opinioj kaj kritikoj. Sur ĉi tiuj fundamentaj homaj rajtoj baziĝas la ĵurnalisma libereco, kiu devas ne esti malhelpata per iuj ajn limoj. Eldonistoj kaj ĵurnalistoj devas esti sendependaj kaj plenumi siajn taskojn laŭ plej bonaj scio kaj konscienco, ne influitaj de personaj interesoj kaj fremdaj personoj.

  1. Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.
  2. Publikigotaj informoj, ĉu tekstoj, ĉu fotoj, devas esti zorgeme kontrolataj rilate al la vero. Ilian sencon oni ne devas ŝanĝi nek falsi per prezentado, titolo aŭ bild-klarigo. Dokumentojn oni devas komuniki fidele al ilia enhavo. Ne-konfirmitajn informojn oni devas klare karakterizi kiel onidirojn, supozojn aŭ eblojn. Se temas pri simbola foto, oni klare devas indiki, ke ĝi ne estas dokumenta.
  3. Por havigi al si informojn, materialon kaj fotojn, oni devas ne apliki malhonestajn kaj mallojalajn metodojn.
  4. Ĉiu ĵurnalisme laboranta persono devas gardi la profesian sekreton, devas ne denunci atestanton kaj devas ne nomi informinton sen ties konsento.
  5. Redakciajn publikigojn devas ne influi privataj aŭ komercaj interesoj de aliaj personoj. Oni devas klare disigi redakciajn tekstojn de varbaj kaj reklamaj tekstoj. Reklamaĵoj devas esti klare ekkoneblaj kiel tiuspecaj.
  6. La ĵurnalismo respektas la privatan vivon kaj la intim-sferon de l' homo. Nur se privata agado de homo koncernas publikajn interesojn, oni povas diskuti ĝin en amas-komunikiloj. Oni devas severe kontroli, ĉu per tio estas vundataj la homaj rajtoj de nekoncernatoj.
  7. Kontraŭas ĵurnalisman etikon, aperigi nemotivitajn akuzojn, precipe se ili estas malhonestigaj.
  8. Artikoloj, kiuj laŭ formo aŭ enhavo povas vundi moralajn aŭ religiajn sentojn de iu grupo, ne konformas al la ĵurnalisma etiko; tio precipe validas ankaŭ por ilustraĵoj kaj karikaturoj.
  9. Oni devas eviti ne-adekvatan sensacian prezenton de perforto aŭ brutaleco. Precipe oni atentu protekti junularon kontraŭ tio.
  10. Neniu devas esti diskriminaciata pro raso, religio, naciecolingvo.
  11. Raportado pri kurantaj kriminal-enketoj kaj procesoj devas esti libera de antaŭjuĝoj. Akuziton oni devas ne prezenti kvazaŭ kondamniton antaŭ tribunala verdikto.
  12. Ĉe medicinaj temoj oni devas eviti sensacian prezentadon, kiu povus provoki nemotivitan esperon. Esploradoj ne jam finitaj estu prezentataj kiel provizoraj.
  13. Neniu eldonisto kaj ĵurnalisto koruptiĝu per akcepto de donacoj kaj avantaĝoj, kiuj povus redukti la liberecon de decido.
  14. Altaj idealoj de ĵurnalismo devas esti pacamo, solidareco kun subprematoj kaj defendo de l' homaj rajtoj agnoskitaj de UN.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]