MP3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MP3
Dosierfinaĵo: mp3
MIME: audio/mpeg, audio/MPA, audio/mpa-robust
v  d  r
Information icon.svg

MP3, aŭ pli precize MPEG-1 Layer 3, estas perdiga son-kompaktiga algoritmo, kiu povas grandege redukti la kvanton de datumoj, kiuj estas bezonataj por reprodukti sonon, samtempe prezentante sufiĉe altan sonkvaliton al la aŭskultanto.

MP3-dosieroMP3-arkivo estas komputila dosiera sonregistraĵo farita per la MP3-algoritmo.

La MP3-a aranĝo estas ofte uzata en la Interreto por muziko kaj retradio. Nuntempe precipe en podkastado. MP3 estas la plej vaste konata aranĝo por sono, sed jam longe ekzistas pli novaj kaj pli altkvalitaj aranĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kodo MPEG-1/2, dua nivelo, estis kreita en projekto de Digital Audio Broadcasting kaj subtenata de instituto Fraunhofer pri integritaj cirkvitoj. Ĝin financis Eŭropa Unio kadre de esplor-programo EUREKA, sub la kodo EU-147.

La projekto EU-147 aktivis de 1987 al 1994. En 1991 estis proponitaj du normoj: Musicam (konata kiel nivelo 2) kaj ASPEC (Adaptive Spectral Perceptual Entropy Coding, simila al MP3). Oni preferis Musicam, kiu estis pli simpla kaj fidinda.

Laborgrupo estrata de Karlheinz Brandenburg kaj Jürgen Herre kunigis la studojn pri Musicam kaj ASPEC kun iuj siaj ideoj kaj kreis MP3, kies celo estis per 128 kbit/s realigi la saman kvaliton kiel MP2 per 192 kbit/s.

Ambaŭ algoritmoj pretiĝis en 1992 sub la siglo MPEG-1, kiel unua evolufazo de projekto nomata MPEG, difinitaj kiel internacia normo kun la nomo ISO/IEC 11172-3 kaj publikigitaj en 1993. Lasta fazo de projekto MPEG finiĝis en 1994 per la krado de MPEG-2, difinita kiel internacia normo kun la nomo ISO/IEC 13818-3 kaj publikigita en 1995.

Patentoj[redakti | redakti fonton]

La algoritmo estas patentigita en kelkaj landoj, kaj disvastigado (almenaŭ komerca) de ĝiaj realigoj (aparataj aŭ programaj) estas tie pagenda, tiel ke por aŭskulti aŭ krei MP3-dosierojn oni devas pagi — rekte aŭ nerekte. Oni supozas, ke en Usono al MP3 aplikeblas patentoj, kiuj validos ĝis la jaro 2017a.[1]

Kvankam jam ekzistas pli bonaj perdaj algoritmoj, kiuj kreas dosierojn pli altkvalitajn sed malpli grandajn, kiel ekzemple Ogg Vorbis (senpaga kaj libera), MP3 plu restas la plej populara datenaranĝo, ĉar

  • multaj konas nur MP3 (tial ili serĉas muzikon en MP3, sonludilojn por MP3, kodilojn por MP3, ktp, kaj nur malprobable renkontas aliajn aranĝojn);
  • ekzistas multego da datenoj en MP3, kaj transkodi ilin el MP3 al alia perda aranĝo malbonigas ilian kvaliton (se necesas, restas aŭ uzi senperdan algoritmon kiel FLAC, aŭ trovi la originalon por transkodi ĝin);
  • la plej malmultekostaj aparataj sonludiloj ofte subtenas nur MP3 (cetere, tiuj kiuj aĉetas sonludilon por MP3, ne zorgas pri tio, ke ĝi subtenas aliajn aranĝojn, des pli ke la fabrikanto reklamas ĝin kiel "MP3-ludilon");
  • aĉetantoj de sonludiloj kaj muziko ne scias aŭ ne zorgas pri tio, ke ili ĉiufoje pagas pro MP3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Big List of MP3 Patents (and supposed expiration dates) angle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]