Prahistoria arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La prahistoria arto estas arta fenomeno kun granda amplekso tempa kaj geografia, kiu aludas la diversajn manifestiĝojn de la homa inĝenio en la periodo antaŭ la invento de la skribado.

Kvankam malfacilas ĝeneraligi pri tiom ampleksa (en la tempo kaj en la spaco) pro la artagado de tiom diversaj kaj distancaj civilizacioj, oni povas diri ke en bildagoj de la prapopoloj, la realismo estas io escepta, dum simbolismo, abstraktado, stilizado kaj skizismo, aperas kiel tutmonda tendenco.

Alia ebla ĝeneraligo estas ke preskaŭ la tuta surmura arto de la holoceno disvolviĝas en la ekstero, kaj ĉiukaze en rokaj ŝirmejoj, klifoj kaj kavetoj ne tre profundaj.

Trie ankaŭ la megalitismo kaj konstruado de tomboj, rilate la adoradon al mortintoj, aŭ la neceso disvolvi defendan arkitekturon, ofte per ciklopaj konstruaĵoj (kies motivigo superas la militajn necesojn), estas ĝeneralaj en la tutmonda prahistoria arto.

Laste, spite al la rimarkinda religia signifo de la prahistoria arto, tiu ne nur asociiĝas al la funebra aŭ mitologia kampo, sed la temoj ampleksas ankaŭ ĉiujn aspektojn de la socia vivo de homoj (ĉaso, milito, taskoj, ceremonioj, hierarkioj, sekso, familio, eĉ distro...) kaj, ĉefe, dum la socioj evoluis, la glorigon de povo kaj de povuloj.

Afriko[redakti | redakti fonton]

La kazo de Afriko montras problemon, se oni komparas ties historiajn limojn kun ekzemple la najbaraj Azio aŭ Eŭropo, ĉar konsiderante la teritoriojn de Subsahara Afriko, tie aperas la skribado (prahistoria fino) multe pli malfrue (eĉ en la 20-a jarcento) ol en la aliaj kontinentoj kaj civilizoj, kie ĝi aperas ekzemple antaŭ tri mil jaroj, kio malĝustigas la samtempajn similaĵojn. Tio okazas ankaŭ rilate aliajn prahistoriajn civilizojn de aliaj kontinentoj (Azio, Oceanio) kiuj atingis la 20-an aŭ la 19-an jarcenton. Ja aperis skribado pli malpli samtempe kiam ĉe aliaj aziaj aŭ eŭropaj civilizoj en NordafrikoEtiopio.

Ĝenerale oni povas konsideri la arton de popoloj kiel la Joruboj, la Beninoj kaj la Saooj, kiuj kontaktas kun skribado (eŭropaj popoloj) ĉirkaŭ la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Afrika arto en la Ŝtonepoko[redakti | redakti fonton]

Apollo 11, Namibio

La unuaj artaj afrikaj restaĵoj estas el la paleolitiko, sed malabundaj: unuflanke estas la dubinda Venuso de Tantano (Maroko), kaj aliflanke la pli certaj restoj de Aŭstrala Afriko, kiel tiuj de la groto de Blombos (Sudafriko), ĉirkaŭ 70.000-jaraĝa, kie estas buloj de okra mineralo (hematito) dekoritaj per paralelaj tranĉoj, retoformaj kaj kun geometriaj bildoj (kelkaj devenas el ritaj entombigoj). Oni scias ke la okra koloro utilis por pentri korpajn ornamaĵojn, tamen, la unua fojon tia pigmento konservas ian tipon de intenca dekorado. Ankaŭ datebla en la Paleolitiko estas plateto pentrita per neidentigita animalo datita en 25.000 jaroj de antikveco de la groto de Apollo 11 (Namibio), kie, krome, estas surmura arto multe pli posta atribuita al Boŝmanoj.

La resto de la konata afrika prahistoria arto estas multe pli malfrua, certe poste al la neolitiko. Dum la ŝtonepoko oni povas distingi la jenajn regionojn:

Nordafriko[redakti | redakti fonton]

Elstaras ĉefe la enorma aro de surrokaj pentraĵoj de la montaroj de la centro kaj sudo de Saharo: Ahaggar, Tassili, Tibesti Fezzan..., kiuj konstituas la plej grandan surrokan pentraĵaron de la mondo. Tiu regiono plej verŝajne estis iam multe pli humida kaj riĉa je faŭno, ĉar la reprezentaĵoj estas mirinde riĉaj pri natura faŭno (elefantoj, ĝirafoj, bubaloj, hipopotamoj) kaj ĉehomigita (ŝafoj, bovoj, kameloj...). La scenoj estas vivplenaj kaj optimismaj, estas familioj, banantaj junuloj, ktp. Probable estas diversaj etapoj, unua fazo kun popoloj kiuj konis brutobredadon kaj bazan agrikulturon, sed ankaŭ praktikis bubalĉason (4-a jarmilo a. K.) dua de paŝtistoj de longkornaj bovoj, kies zorgantoj portas grandajn arkojn (3-a jarmilo a. K.) kaj tria kie jam oni konas rajdanimalojn (ĉevaloj kaj kameloj) kiuj aperas galope, same kiel ĉaroj (2-a jarmilo a. K.). Parto de tiu kronologio estas samtempa de la Antikva Egipto, kiu estas jam historia epoko kaj fakte en kelkaj el la tiamaj reprezentoj oni montras kontaktojn de la saharaj popoloj kun egiptoj.

Surroka arto en Saharo, en kelkaj videblas influo de la egipta arto kaj, en aliaj, de pli posta arto

Orienta Afriko[redakti | redakti fonton]

En Orienta Afriko Louis Leakey studis serion de pentraĵoj en diversaj rokejoj de la zono de la lago Tanganiko kaj de la lago Viktorio, kie oni reprezentis elefantojn, rinocerojn kaj bubalojn. Estas malbone datitaj kaj konitaj verkoj. Elstaras anakŭ en Centrafriko, la Rifuĝejo de Tulu kaj la Rifuĝejo de Kumbala, kun stilizitaj personofiguroj, iuj bluaj kaj iuj blankaj tre diferencaj el tiuj de la suda Saharo.

Suda Afriko[redakti | redakti fonton]

Tiu zono estis loĝataj de popoloj de la grupo nomita Sanoj kies vivnivelo estis en pura Ŝtonepoko kiam alvenis la unuaj eŭropanoj. La Sanoj kunvivis kun diversaj grupoj de bantuoj kiuj, kvankam, samtempuloj, jam konis la metalojn kaj, pro tio, estas studataj en venonta ĉapitro. La Sanoj aŭ Boŝmanoj disvolvigis riĉan surrokan arton en tiu zono (elstare Namibio, Drakensbergo kaj Transvalo), en multnombraj kavetoj kaj grotoj, kies antikveco estas ankoraŭ pridisputata, sed eble de ĉirkaŭ la 5-a jarmilo a. K. kaj kiuj pluas ĝis historiaj tempoj pli ĵusaj. Ties arto estas stilizita kaj freŝa, kvankam ne tiom viveca kiom tiu sahara, kaj ties temoj estas ritaj scenoj kaj ĉirkaŭaj animaloj, sed ties multkoloreco estas la plej riĉa kaj brila:

White Maiden of Brandberg.jpg Twyfelfontein 7 (SqueakyMarmot).jpg Lion Twyfelfontein Namibia.JPG Bushmen Rock Painting.jpg
Surroka arto de boŝmanoj en Suda Afriko

Antikva afrika arto[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni supozas, ke Afriko estis lulilo de la homaro kaj spite la etnan afrikan riĉecon, la malkovroj estas multe pli malabundaj ol en Eŭropo aŭ Ameriko pro malfacilo trovi kaj atingi kuŝejojn, pro socipolitika problemaro kaj pro manko de esplorado. La novaĵoj pri grandaj ŝtatoj de la antikveco (el kiuj oni esceptas la Antikvan Egipton) gvidis serion de malkovroj kiuj, aliflanke, estas izolitaj kaj fragmentaj:

Azio[redakti | redakti fonton]

La azia paleolitika arto[redakti | redakti fonton]

Pentrartoj de Damaidi[1] (distrikto de Zhongwei, Ĉinio) datiĝus de 20 000 ĝis 30 000 jarojn. En Japanio dum la Ĵomon-epoko, la ceramiko (en la arto per ceramiko) antaŭvenas la agrokulturon.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la informoj nun konataj, la arto en Okcidenta Eŭropo naskiĝis antaŭ pli ol 30 000 jaroj, kaj speciale disvolviĝis dum la malfrua paleolitiko en teritorioj nune apartenantaj al Francio, Hispanio kaj aliaj, kun miriga kvalito. Tamen, post la fino de la lasta glacia epoko kaj la komenco de la periodo Holoceno, pro kaŭzoj plene nekonataj, okazis la preskaŭ tuta malapero de la eŭropa arto, tiel ke oni povus diri ke la arto de tiam kongruis kun la resto de la mondo, kun paralela disvolviĝo.

La eŭropa paleolitika arto[redakti | redakti fonton]

Aktuala Eniro de la Kaverno de Maltravieso, en Cáceres.

La franca-kantabra skolo de arto estas la plej grava el ĉiuj disvolviĝintaj dum la Supera Paleolitiko en Eŭropo, proksimume el antaŭ 35 000 jaroj ĝis ĉirkaŭ antaŭ 10 000 jaroj. La kaverna arto, ĉefe surroka, aperas en la kavernoj de la marbordo ĉirkaŭ la Biskaja Golfo. En nuna nordo de Hispanio elstaras la kavernoj de Tito Bustillo en Asturio, El Castillo kaj Altamira en Kantabrio. En la sudo de Francio troviĝas la kaverno de Lascaux aŭ la Font-de-Gaume. Ĝi ankaŭ etendiĝas al aliaj eŭropaj regionoj, sed kun pli malgranda denseco. Ekzemploj estas la centro de la Iberia Duoninsulo, kun kavernoj kiel Los Casares, Maltravieso kaj kolektivoj je libera aero kiel Siega Verde.

La tekniko uzita estas la pentrarto, la gravuraĵo, la reliefo kaj, en la kazo de la movebla arto, la ellaborado de statuetoj kaj aliaj figuroj. La pentraĵoj estas unukoloraj aŭ dukoloroj (tio estas, oni neniam uzas pli ol du kolorojn samtempe), kvankam oni utiligas la koloron de la roko kiel komplemento. Por doni sensacion de volumo oni uzas sombrigon aŭ oni utiligas elstaraĵojn de la roko. Estas arto besteca en kiu la homa figuro restas en pli malgrava loko; ankaŭ abundas la abstraktaj signoj kaj la skemigoj de seksaj organoj. Oni ĝin konsideras fundamente proskriba, tio estas, malofte estas scenoj (kaj kiam ili troviĝas, probable ne estas realaj faktoj, sed simbolaj). La komponado de la figuroj estas apudmetita, kun signifo pli simbola ol reala, kaj ne montrante senton de natura movado (kvankam ĉi tiu esprimiĝas pere de iuj konvencioj); malgraŭ ĉio, la figuroj estas tre realismaj kaj detalaj, kaj do ili estas escepta kazo en la Prahistoria Arto.

La eŭropa neolitika arto[redakti | redakti fonton]

Kun la neolitika periodo, kaverna arto formalaparis. Oni trovas aliaj formojn de arto en ceramiko.

Neolitika ceramiko en muzeo de Stara Zagora

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Oceanio[redakti | redakti fonton]

La oceonia paleolitika arto[redakti | redakti fonton]

La homoj estis en Aŭstralio ekde 40 000 jarojn kaj la arto estis ankaŭ malnova, ekzemple pentroarto de Nagaluwuru[2] (nacia parko de Kakadu) datiĝis de 20 000 jarojn. En Aŭstralio, la paleolitika epoko daŭris ĝis 1788.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ninĝia
  2. encyclopedia universalis 2010

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]