Joruboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joruboj
etno
Suma populacio
47000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
joruba lingvo
Religio
kristanismoislamoReligio de la Joruboj
vdr
Joruboj kun tre bazaj tradiciaj vestaroj.

La joruboj estas granda etna grupo en Afriko. La plej multaj el ili parolas la joruban lingvon (èdèe Yorùbá; èdè = lingvo). La joruboj konstituas proksimume 21 % de la tuta loĝantaro de Niĝerio,[1] kaj proksimume 30 milionojn da homoj en la regiono de okcidentafriko.[2] Ili limas al la borguoj (foje nomataj Bariba kaj Borgawa) en la nordo, la esanoj, afemajoj kaj edoj en la sudoriento, la igaloj kaj aliaj parencaj grupoj en la nordoriento, kaj la egunoj, fonoj kaj aliaj la gbean parolantaj etnoj en la sudokcidento. Dum la plejmulto de la joruboj vivas en okcidenta Niĝerio, ekzistas ankaŭ konsiderindaj jorubaj komunumoj en Benino, Ganao, kaj en Togolando. La joruboj estas la ĉefa etna grupo en la ŝtatoj Ekiti, Lagos, Ogun, Ondo, Osun, kaj Ojo, kiuj estas subdividoj de Niĝerio; ili ankaŭ konstituas konsiderindan parton de la ŝtatoj Kwara kaj Kogi kiel ankaŭ de la beninoj.

Konsiderinda procentaĵo de la afrikanoj sklavigitaj dum la transatlantika sklavkomerco al Norda kaj ĉefe al Suda Ameriko sukcesis konservi la spiritan religion de la joruboj konatan kiel aboriŝaŝangoo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2020-08-31. Alirita 2008-02-12.
  2. Joshua Project,. (2007)