Adangbeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adangbeoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La adangbeoj (aliaj nomoj: Adantonwi, Agotime) estas etno en Ganao kaj Togolando. Ili vivas je la limo inter Ganao kaj Togolando kaj havas sian originon oriente de la urbo Ho en Ganao. La Fontindikoj pri la nombro da etnanoj diferencas. Dum en Ganao laŭinforme vivas proksimume 200[1] ĝis 2000[2] adangbeoj, tiu etno en la statistiko por Togolando parte ne plu estas menciita.[1] Aliaj fontoj ankaŭ por Togolando indikas 2000 personojn de tiu etno.[2]

La adangbeoj estas plejparte kristanoj aŭ anoj de tradicia religio. La adangbea lingvo estas mortanta lingvo de Ganao. Multaj adangbeoj ankaŭ parolas la gaan lingvon.

La adangbeoj estas parencaj al la igooj en Togolando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]