Nanumbaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nanumbaoj (ankaŭ nomataj: NunumaNanuni) estas etno en Ganao kun prokismume 52.000[1] anoj. La nanumbaa lingvo estas dialekto de la dagombaa lingvo[2]. Laŭ la nanumbaoj oni en la Norda Regiono nomis la distriktojn Nanumba-Nord-Distrikto kaj Nanumba-Sud-Distrikto. La nanumbaoj vivas inter la riveroj Blanka Voltao kaj Otio norde de la lago Voltao[3].

La nanumbaoj ĝis la nuna tempo vivas en parte sanga konflikto kun la etno de la konkombaoj[4][5]. Tiu konflikto interalie koncernas kverelon pri la distribuado de la lando. Partoprenantoj en tiu konflikto estas ankaŭ la gonĝaoj kaj la dagombaoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.joshuaproject.net
  2. ethnologue.com
  3. joshuaproject
  4. newstimeonline.com
  5. minorityrights.org

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]