Konkombaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konkombaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La konkombaoj estas etno en Ganao kaj Togolando. Ili mem nomas sin Bikpakpaln kaj sian lingvon Likpakapaln.

En Ganao vivas inter 500.000 kaj 535.000 konkombaoj je la nordorienta limo en la regiono ĉirkaŭ Guerin en la Distrikto Jendio (Yendi District). Diversaj grupoj de tiu etno dise vivas en la tuta centra nordo de Ganao.

En Togolando vivas inter 50.100 kaj 78.000 konkombaoj. Ili vivas en Togolando en la Regiono Kara norde de la loko Kabou je la limo al Ganao. Loĝadogravito troviĝas en la lokoj Guérin-Kouka, Nawaré kaj Kidjaloum.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]