Navurioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La navurioj estas etno en Ganao kun 14.000[1] ĝis 15.000[2] anoj. La navuria lingvo apartenas al la grupo de la kva-lingvoj, ĝi similas al la gonĝaa lingvo. La nvurioj vivas norde de la lago Voltao, je la okcidenta flanko de la enbuŝiĝo de la rivero Otio nordoriente de la urbo Bandao (Banda)[2] en la Orienta Gonĝa-distrikto.

En la jaro 1991 inter la etnoj navuroj kaj gonĝaoj sanga konflikto ekestis, kiu laŭ kelkaj fontoj kaŭzis la morton de 78 homoj.[3] La navurioj laŭ indikoj de kelkaj fontoj spite al la kultura kaj lingva proksimeco al la gonĝaoj rigardas sin kiel tute memstaran etnon.[4] Laŭ la sama fonto la gonĝaoj rigardas la navuriojn kiel parton de sia iama invadarmeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]