Ibibioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibibioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Etnoj en Niĝerio. Ibibioj ruĝecbrune oriente de la Niĝera Delto.

La ibibioj estas etno en Niĝerio, Ganao, Kameruno kaj Ekvatora Gvineo. La tradicia loĝregiono situas en la hodiaŭa Niĝerio. Tie vivas ankaŭ la plejparto de la ibibioj kun nombro da loĝantoj de proksimume 3.976.000 homoj. La dua plej granda parto de la ibibioj vivas en Ganao kun loĝantaro de proksimume 43.000 anoj. En Kameruno vivas proksimume 34.000 ibibioj kaj en Ekvarora Gvineo proksimume 2.600.

Precipe en Ganao, Kameruno kaj Ekvatora Gvineo la ibibioj preskaŭ senescepte estas kristanoj. Ankaŭ en Niĝerio la plejparto de la ibibioj estas kristanoj.

Ili parolas la Ibibian lingvon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl-Ferdinand Schaedler «Lexikon Afrikanische Kunst und Kultur» ISBN 3-7814-0374-2 (germanlingva)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]