Fangoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fangoj
etno
Beti-Pahuin peoples
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
fanga lingvo
Religio
kristanismoislamoBuitio
vdr
Masko de la fangoj

La fangoj estas en Okcidentafriko disvastiĝinta etno, kiuj vivas plejparte en la teritorioj de Ekvatora Gvineo (80% de la loĝantaro), Gabono (11,5% de la loĝantaro) kaj - en malgrandaj grupoj - en la suda Kameruno (15% de la loĝantaro). La fanga lingvo (ankaŭ nomata Pangwe) apartenas al la familio de la bantuaj lingvoj.

La fangoj jam origine havis monoteisman religion. Komence de la 20-a jarcento kristanaj misiistoj vizitis ilin, kaj la fangoj integrigis la kristanajn doktrinojn en sian propran kredon. Krome forte influis ilin la religio de la micogoj. Hodiaŭ la plej multaj fangoj estas kristanoj.

Konataj la fangoj estas pro sia arto, precipe pro iliaj lignoskulptaĵoj kaj aliaj skulptaĵoj.

Dum la koloniisma epoko la fangoj havis propran valuton, kiu konsistis el kupro kaj fero. Hodiaŭ ili vivas precipe per kakaokultivado kaj per fiŝkaptado.

Konata fango estis la iama Ŝtatprezidento de Gabono, Léon M'ba.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]