Nupeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nupeoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Sprachen und Ethnien in Nigeria

La nupeoj estas etno, kiu vivas precipe en la niĝeria federacia ŝtato Niĝero. La plej multaj nupeoj estas muslimoj, sed ilia kulturo estas formita kaj de la islamo kaj de la animismo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Multaj nupeoj ankoraŭ nun portas tribosignojn forme de cikatroj en la vizaĝo, kvankam tiu tradicio pli kaj pli malaperas. Unuafoje priskribis la nupeojn kaj ilian arton kaj tradicion la afrikesploristo kaj etnologo Siegfried Frederick Nadel (1903–1956), kies libro Nigra Bizanco apartenas al la antropoligiaj klasikaĵoj.