Komaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La komaoj (alia nomformo: Komba) estas etno en la nordo de la hodiaŭa Ganao. Ili loĝas en la regiono inter la riveroj Kulpaŭno (Kulpawn) kaj Sisilio (Sisili) nordokcidente de ties kunfluejo, proksimume sube de la norda latitudo 10° 30'. Administre ilia kerna loĝregiono apartenas al la Supera Okcedenta Regiono de Ganao. La komaa lingvo nomata Konni apartenas la la grupo de la gur-lingvoj en la niĝer-kongo-lingvoj. La komaoj estas tre malgranda etno kun nur 3.800 homoj (takso de 2003).



Literaturo[redakti | redakti fonton]

pri la terakoto-trovaĵoj en la regiono de la komaoj:

  • Franz Kröger, Die Terrakottafunde des Koma-Gebietes (Nordghana), Paideuma, 34 (1988) 129-142

pri la komaa lingvo (Konni):

  • Tony Naden, Première note sur le Konni, Journal of West African Languages, 14 (2) (1986) 76-112

pri la temo onkocerkozo (riverblindeco) en Nord-Ganao:

  • John M. Hunter, River blindness in Nangodi, Northern Ghana. A hypothesis of cyclical advance and retreat, The Geographical Review (New York), 56 (3) (1966) 398-416