Mandinkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandinkoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
mandinka lingvo
vdr
Mandinka viro

La mandinkoj (aliaj nomoj: Mandingo, Malinke, Mandinka, Sose) estas etno en Okcidentafriko, kies anoj difinas sin kiel genetikaj aŭ kulturaj posteuloj de la fruhistoria Imperio Mali, kiu kontrolis la tra-saharan komercon de Mezoriento al Okcidentafriko. En la frua 13-a jarcento Sundiata Keita gvidis ĝin. En la sama jarcento la mandikoj disvastiĝis, elirinte de la regiono, kiu hodiaŭ estas Malio, en grandan regnon.

Mandinkoj sabro

La mandinkoj vivas hodiaŭ plejparte en Gambio (proksimume 590.000) kaj Senegalio (667.000). Gravaj loĝantarogrupoj de la mandinkoj vivas krome en Gvineo Bisaŭa (proksimume 174.000) kaj Ganao (proksimume 110.000).

Ankaŭ en multaj landoj en la okcidenta Afriko, kiel Maŭretanio (proksimume 9.300), Benino (proksimume 7.000), Burkina Faso, Ebur-Bordo, Liberio, Malio kaj Sieraleono troviĝas iom malgrandaj grupoj de tiu etno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]