Volofoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volofoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
volofa lingvoaraba lingvo
Religio



vdr
Knabo el la volofoj, Gambia

La popolo de la volofoj estas etna grupo en Senegalio, Gambio kaj Maŭritanio. En Senegalio la volofoj reprezentas etnan minoritaton de proksimume 40 % (proksimume 3,2 milionoj da homoj) de la tuta loĝantaro. La en Senegalio vivantaj volofoj koncentriĝas en la regiono de Dakaro ĝis Saint-Louis kaj okcidente kaj sude de Kaolako.

En Gambio proksimume 15 % de la loĝantaro (proksimume 200.000 homoj) estas volofoj; en la ĉefurbo Banĝulo proksimume ĉiu dua loĝanto estas volofo. Kvankam sekve en Banĝulo la volofoj formas la grandan majoritaton, ili estas minoritato kontraŭ la mandinkoj, kiuj reprezentas 40 % de la tuta gambia loĝantaro.

En la suda marborda regiono de Maŭritanio troviĝas minoritato da volofoj: Ili reprezentas proksimume sep procentoj de la loĝantaro (proksimume 185.000 homoj).

Ĉar precipe en Senegalio kaj en Banĝulo la volofa lingvo estas la plej grava indiĝena interlingvo, en tiu regiono estas malfacile distingi inter la homoj, kiuj apartenas al la volofoj striktasence, kaj la homoj, kiuj alprenis la volofan lingvon kvazaŭ kiel gepatran lingvon (aparte de tio, ke kaŭze de la miksiĝo la limoj ĉiuokaze estas fluaj kaj dislimado pli kaj pli fariĝas sensenca). Oni konsideru ke en Senegalio proksimume 80 % de la indiĝenoj parolas la volofan, kaj el inter tiuj, kiuj ne apartenas al la etno de la volofoj, multaj parolas la volofan perfekte kiel "etna gepatralingvano".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mamadou Cissé, Dictionnaire Français-Wolof, L’Asiathèque, Paris, 2004,ISBN 2-911053-43-5
  • Mamadou Cissé, Contes wolof modernes, L’Harmattan, Paris, 1994, ISBN 2-7384-3016-3
  • Michel Malherbe, Cheikh Sall: Parlons Wolof - Langue et culture. L'Harmattan, Paris, France 1989, ISBN 2-7384-0383-2.
  • Gabriele Aïscha Bichler: Bejo, Curay und Bin-bim? Die Sprache und Kultur der Wolof im Senegal (mit angeschlossenem Lehrbuch Wolof). Europäische Hochschulschriften Band 90. Peter Lang Verlagsgruppe, Frankfurt am Main, Germany 2003, ISBN 3-631-39815-8.
  • Arame Fal, Rosine Santos, Jean Léonce Doneŭ: Dictionnaire wolof-français (suivi d'un index français-wolof). Karthala, Paris, France 1990, ISBN 2-86537-233-2.
  • Rolf Goetz: Senegal - Gambia: Praktischer Reiseführer an die Westküste Afrikas. Verlag Peter Meyer Reiseführer, Frankfurt am Main, Germany 1996, ISBN 3-922057-09-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]