Basarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basarioj
popoloetno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La basarioj estas malgranda afrika etno loĝanta en la sudoriento de la okcidentafrika ŝtato Senegalo. La regiono situanta proksime al la Niokolo-Kobo Nacia Parko estas nomata ankaŭ Basari-montoj respektive Basari-lando. Parte anoj de tiu etno, kiu estas unu el la plej malnovaj en Senegalo, vivas ankaŭ en la nordo de Gvineo kaj Gvineo Bisaŭa.

La nombro de la etnanoj, kiuj plejparte estas agrokultivistoj, estas inter 10.000 kaj 30.000 ( laŭ aliaj fontoj nur 2500). Ili havas propran lingvon, kiu apartenas al la Tenda lingvaro. La basarioj dum la religimilitoj retiris sin en la montetaran Basari-landon, la antaŭregionon de la Futa-Ĝalon-masivo, kaj tiel konservis als si sian originecon.

Ilia vivmaniero estas animisme formita. Tio interalie estas kaŭzo kial anoj de aliaj etnoj en Senegalo traktas ilin iom desupre kaj rigardas ilin kiel neprogresintajn sovaĝulojn. Iliaj proksimume 30 vilaĝoj situas plej ofte alte sur montetoj, de kie ili en pli fruaj tempoj estis pli bonde defendeblaj. Iliaj originecaj pajlokovritaj kabanoj kaj ilia bunta festvestaro estas dezirata motivo por bildpoŝtkartoj kaj bildvolumoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]