Mendeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu! Ne konfuzenda kun mandeoj.


Mendeoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Mendea statueto (alteco 28 cm)

La mendeoj estas okcidentafrika etno kun proksimume 700.000 homoj. Ili plejparte vivas en Sieraleono, Liberio kaj Gvineo. Iliaj kulturaj kaj lingvaj tradicioj supozigas, ke ili inter la 2-a kaj 16-a jarcentoj el la okcidenta Sudano tien migris kaj estas parencaj kun parto de la pli granda etnaro mandeoj.

La mendeoj en Sieraleono

La mendeoj kultivas rizon kaj aliajn grenospecojn kaj praktikas je tio grundozorgan kultivciklon (kulturrotacion).

La supera socitavolo devenas plejparte de la mandeoj, la soldatoj de la Sonhaja Regno.

Militaj kolizioj inter la loksidaj etnoj rezultigis en la 19-a jarcento, ke multaj mendeoj estis venditaj en la sklavecon. Famiĝis la mendeo Sengbe Pieh kiel gvidanto de la sklavribelado sur la ŝipo La Amistadt.