Nĉumbuluoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nĉumbuluoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La nĉumbuluoj (ankaŭ nomataj: NtwumuruNchumru) estas etno en Ganao. Ili apartenas al la guang-etnoj en Ganao. La loĝregiono de la nĉumbuluoj etendiĝas inter la lago Voltao kaj la rivero Otio, inter la urboj Salaga kaj Kete Krachi. La kraĉioj, kiuj loĝas en tiuj regionoj, disdividas la nĉumbulu-landon je orienta kaj okcidenta partoj. Najbaroj de la orient-nĉumbuluoj estas la ntruboj en la oriento, la adeleoj en la nordo, la kraĉioj en la okcidento kaj kelkaj akan-grupoj en la sudo. La okcident-nĉumbuluoj havas kiel najbarojn oriente la kraĉiojn, norde la la gonĝaojn, okcidente la brongojn kaj sude la aŝantiojn. Ankaŭ en tri vilaĝoj je la lago Voltao proksime de Kplang vivas proksimume 1.900 nĉumuluoj.

La nĉumulua lingvo apartenas al la nord-guangaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]