Ifeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ifeoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La ifeoj estas etno en Togolando, Ganao kaj Benino. La plejparto de tiu etno vivas en la hodiaŭa Togolando kun loĝantaro de proksimume 113.000 homoj. En Ganao vivas proksimume 27.000, en Benino proksimume 63.000 homoj.

La ifeoj apartenas al la joruboj.

Ifeoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu reliefigas la gravecon de Ifeoj por artaj metioj:

Citaĵo
 
Ambaŭ al sudo venas, super la urbon Ifean,
kie Utnoa gapas entuziasme vibrante:
-Jen bronzmetalaj skulptoj, jen ceramike faritaj,
plenforme harmoniaj per ties belo natura.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]