Parko Jarkon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Jarkon
urba parko [+]

Koordinatoj32° 6′ 0″ N, 34° 48′ 36″ O (mapo)32.134.81Koordinatoj: 32° 6′ 0″ N, 34° 48′ 36″ O (mapo)
Areo3,21 km² (321 ha) [+]

Parko Jarkon (Israelo)
Parko Jarkon (Israelo)
DEC
Parko Jarkon
Parko Jarkon
Map
Parko Jarkon
Vikimedia Komunejo:  Yarkon Park [+]
vdr

Parko ha-Jarkon (hebree פארק הירקון, Park HaJarkon, ankaŭ nomata Ganei Jehoshua) estas urba parko situanta ĉe la Jarkon Rivero en la norda parto de Tel-Avivo, Israelo.

Nomita laŭ la Yarkon Rivero kiu fluas tra kaj laŭlonge de ĝi, la parko inkluzivas ampleksajn herbajn areojn kun multaj sportinstalaĵoj, akvoparko, botanikaj ĝardenoj, birdejo, du koncertejoj kaj artefarita diglago. La parko estas vizitata de plurmilionoj da vizitantoj ĉiujare [1].

La parko kovras areon de 3.5 km.². Ĉe 375 hektaroj, ĝi estas iomete pli granda ol Centra Parko en Nov-Jorko kaj duobligas la grandecon de Hyde Park, en Londono [2].

Loko[redakti | redakti fonton]

La parko kovras areon de 380 ha, kiu etendiĝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Jarkon, komencante de la urbo Ramat Gan, tra Tel-Avivo, ĝis la elfluejo de la rivero en Mediteranea Maro. La orienta parto de la parko estas vasta areo kun multaj malfermaj ĝardenoj kaj piknikejoj kun riĉa turisma kaj distra infrastrukturo. En la okcidenta parto, la parko estas mallarĝa strio de verdaĵo situanta sur ambaŭ bordoj de la Jarkon Rivero - bulvardo Rokah en la nordo kaj bulvardo Bawli en la sudo [3].

Natura medio[redakti | redakti fonton]

La areoj de Jarkon Park estas plejparte kovritaj per herbo, kaj la arbaro estas dominita per eŭkalipto-arboj, kiuj estis plantitaj en Israelo en la pasinteco por dreni marĉajn areojn.

La Jarkon Rivero, malgraŭ sia alta poluo, altiras gamon da akvobirdoj. Israelo situas ĉe la vojkruciĝo de birdaj migraj vojoj el tri kontinentoj : Azio, Afriko kaj Eŭropo. La lokaj akvorezervujoj estas grava ripozejo por migrobirdoj kiuj vintras en Afriko kaj revenas al siaj reproduktejoj en Eŭropo printempe. Inter la birdoj flugantaj super la rivero Jarkon vi povas vidi cikoniojn, ardeojn kaj multajn aliajn pli malgrandajn. Nutria ankaŭ adaptiĝis al la kondiĉoj de la poluita akvomedio de la Jarkon Rivero, kiu estis komence alportita al Israelo por bredado, sed kelkaj individuoj sukcesis eskapi kaj trovis ŝirmejon sur la superkreskitaj bordoj de la rivero Jarkon.

Spaca distribuo[redakti | redakti fonton]

Monumentoj ĉe la HaBanim Ĝardeno, Jarkon Parko, Tel Aviv, Israelo

La parko havas ses ĝardenojn:

  • Gan HaBanim (Ĝardeno de la Filoj) - estas la plej okcidenta parto de la parko, situanta plej proksime al la Kochaw ha-Tzafon setlejo. En tiu ĉi parko estas monumento memoranta la falintajn soldatojn de Tel-Avivo. La monumento prenas la formon de nigra granitkolonoj ĉirkaŭ kiuj dek du arbaretoj kun ĉiuj arboj tipaj por Israelo estis kreitaj. Ĉiu arbareto estas dediĉita al malsama milito. Diversaj ŝtataj ceremonioj tre ofte okazas en ĉi tiu loko.
  • Gan Nifga'ei HaTeror (Ĝardeno de la Monumento al la Viktimoj de Terorismo).
  • Gan HaSlaim (Roka Ĝardeno) - situanta en la centra parto de la parko. Ĝi estas unu el la plej grandaj ĝardenoj de ĉi tiu tipo en la mondo. Multaj ŝtonoj estis kolektitaj sur areo de 10 akreoj, reflektante la geologian diversecon de la Lando de Israelo. Ĉirkaŭ 3,5 mil plantospecioj estis plantitaj inter la rokoj kaj rokaĵoj
  • Gan HaKaktusim (Kakto-Ĝardeno) - situanta norde de la Roka Ĝardeno. Multaj specioj de kaktoj estas kolektitaj ĉi tie sur areo de 6 akreoj.
  • Gan HaGazum (La Tondita Ĝardeno).
  • Gan HaTropi (Tropika Ĝardeno) - havas areon de 5 akreoj. Estas malgranda lago ombrita de palmarboj. La loka mikroklimato estas favora por la abunda kresko de diversaj varioj de orkidacoj kaj vitoj.

Plie, en la sudorienta angulo de la parko estas la Bereshit-arbaro.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

koncerto de Paul McCartney en 2008

En la parko estis kreitaj du koncertejoj - mezgranda Wohl-amfiteatro kaj multe pli granda amfiteatro kiu povas gastigi kelkajn dekojn da miloj da homoj. Dank' al tio ĉi tie estas organizitaj multaj subĉielaj koncertoj, ekz.: Guns N' Roses (en 1993), Michael Jackson (en 1994), Madonna (en 1993 kaj 2009), David Bowie (en 1996), U2 (en 1997), Paul McCartnej, Elton John, Tina Turner, Metallica (en 1993), Eurjthmics, Dire Straits, Foreigner, The Prodigy, Westlife kaj 5ive kaj Britnej Spears.

Ĉi tie ankaŭ estas organizitaj koncertoj de klasika muziko de la Israela Filharmonio kaj la Israela Opero. La Israela Opero, kune kun la Tel-Avivaj urbaj aŭtoritatoj, efektivigas la projekton "Opero en la Parko" (hebree אופרה בפארק) ekde 2001. La celo de la projekto estas popularigi operon kiel arta ĝenro al la plej granda ebla spektantaro. Tial en Jarkon Park estas organizitaj ĉiujare operaj prezentadoj. Eniro al la prezentadoj estas senpaga. En 2003 estis prezentita la opero Nabucco, en 2005 la opero Samson et Dalila, en 2006 la opero Rigoletto, kaj en 2007 la komika opero L'Elisir d'Amore. En 2008, la opero La Traviata estis spektita fare de 70,000 spektantoj. Ankaŭ, unu el la plej famaj operscenejoj en la mondo, La Scala, prezentis la koncerton Messa da Requiem de Giuseppe Verdi en Jarkon Park, kiun partoprenis proksimume 100,000 spektantoj.

La parko organizas plurajn regulajn okazaĵojn, kiel ekzemple:

  • Festivalo "El Rusio kun Amo", dum kiu muzikistoj el la landoj de la iama Sovetunio prezentas kiel gastoj;
  • Librafoira festivalo de la Hebrea Libro;
  • Gusto de la Urba Festivalo (Ta'am Ha'ir).

Sportoj kaj distro[redakti | redakti fonton]

vido de la parko
Familioj sur biciklovojo en Jarkon Park
La lago en Jarkon Parko, je tagiĝo

En la Jarkon Park vi povas lui biciklon kaj tiel movi tra la tuta areo. Kelkaj el la parkaj padoj estas pavimitaj kaj biciklado estas unu el la plej bonaj manieroj esplori la parkon. La komenco de la biciklaj vojoj estas en la okcidenta parto de la parko, tuj apud la strando. La itineroj kondukas laŭ la bulvardoj laŭ la bordoj de la Jarkon Rivero kaj tiam dividitaj en plurajn itinerojn ĉie en la parkkomplekso.

En la parko oni povas praktiki rajdadon, kanuadonremado. En la okcidenta parto de la parko, sur la norda bordo de la rivero Jarkon, troviĝas la Remado-Centro Daniel Amichai. En la centro troviĝas granda jaĥtejo, sportlernejo kaj trejnejo por du remkluboj. Fondita en 1935, La Tel-Aviva Remklubo estas la plej granda remklubo de Israelo kaj faras regulan trejnadon ĉe la Jarkon Rivero. La arkitekturo de la sportcentro-konstruaĵo similas renversitan ŝipon. En la dua etaĝo de la konstruaĵo troviĝas restoracio, kiu rigardas la riveron. La parko ankaŭ ofertas la ŝancon preni krozadon sur la lago sur krozoŝipeto.

En la okcidenta parto de la parko, sur la norda bordo de la rivero Jarkon, estas granda sporta komplekso Sportek. La plej okcidenta estas komplekso de tenisejoj apartenantaj al la Sporta klubo Maccabi Tel Aviv. Estas futbalaj kaj basbalkampoj proksime. Plie, la sportokomplekso inkluzivas basketbal- kaj flugpilktejojn, same kiel rulsketadon kaj rultabuladon trakojn. Ĉiun sabaton, instruistoj faras malfermajn jogoklasojn kaj trejnitectrejnadon en la parko. Ili povas esti uzataj de iu ajn interesita.

En la orienta parto de la parko estas speciala sporta kaj distra instalaĵo - la akvoparko Mejmadion. Ĝi estas la plej granda akvoparko en Israelo. Sur 25 akreoj da verdaj areoj estis konstruitaj naĝejoj de diversaj formoj, akvoglitejoj kaj fontanoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Rapidvojo n-ro 2 (Tel-Avivo- Netanja - Ĥajfo) kaj aŭtovojo n-ro 20 (ŝoseo Ajalon) trairas la parkon.

La parko estas ankaŭ hejmo de la Tel-Aviva Universitato kaj Bnej Brak fervojaj stacidomoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Park Hayarkon – the Central Park of Tel Aviv. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2023-09-20.
  2. (2020-01-02) “Modern park for a modern city: planning Tel Aviv's Yarkon Park during the 1960s-1970s”, Studies in the History of Gardens & Designed Landscapes 40 (1), p. 80–94. doi:10.1080/14601176.2019.1671055. 
  3. (2020-01-02) “Modern park for a modern city: planning Tel Aviv's Yarkon Park during the 1960s-1970s”, Studies in the History of Gardens & Designed Landscapes 40 (1), p. 80–94. doi:10.1080/14601176.2019.1671055. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]