Šuto Orizari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šuto Orizari
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono Granda Skopjo
Komunumaro Granda Skopjo
Poŝtkodo 1000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 726  (2021) [+]
Loĝdenso 3 439 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 21° 25′ O (mapo)42.04194444444421.421944444444Koordinatoj: 42° 3′ N, 21° 25′ O (mapo) [+]
Alto 297 m [+]
Areo 7,48 km² ( 748 ha) [+]
Šuto Orizari (Nord-Makedonio)
Šuto Orizari (Nord-Makedonio)
DEC
Šuto Orizari
Šuto Orizari
Situo de Šuto Orizari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šuto Orizari Municipality [+]
vdr

Шуто Оризари, makedone jen en la kutima cirila alfabeto, latine Šuto Orizari, cigane Shuto Orizari, aŭ simple Шутка respektive Šutka estas unu el la 10 komunumoj, kiuj konsistigas la la komunumaron Granda Skopjo ĉirkaŭ la ĉefurbo Skopjo kaj unu el sume 17, kiu konsistigas la statistikan regionon Skopjo. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 25 726 loĝantoj sur areo de 7,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 439 loĝantoj/km². La municipo estas la laŭ la stato fine de 2023 inter la tre malmultaj lokoj de la mondo kie la cigana lingvo estas oficiala komunikilo (aliaj kazoj estas kunoficiala statuso en 79 komunumoj de Rumanio inkluzive de Budeşti, statuso de regiona lingvo de Kosovo, kaj statuso de minoritata lingvo en Svedio kaj Finnlando). Kialo por la oficialeco en Šuto Orizari estas, ke temas pri la sola municipo en la respubliko en kiu la romaoj konsistigas la plimulton de la loĝantaro: Laŭ la censo de 2002, el tuta loĝantaro de 17 357 homoj, 13 311 homoj, do 76,6 procentaĵoj, estis romaoj, pli ekzakte subgrupo de ĥoraĥanaj ciganoj, do subgrupo de islamaj romaoj.[1] Aliaj signifaj etnaj grupoj estis albanoj (2 594 homoj aŭ 14,9 procentaĵoj, kaj makedonianoj (962 homoj aŭ 5,5 procentaĵoj.[1] Dum la konfliktoj de la la Kosova milito multaj romaaj rifuĝintoj trovis novan vivlokon ĉi-tie. La vasta plimulto inter la komunumanoj - sendepende de la etneco - religie estas islamanoj.[2]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Koresponde al la demografio, kaj la cigana kaj la makedona lingvo estas oficialaj lingvoj en Šuto Orizari. La albana ankaŭ estas multe uzata en la publika vivo, sed ne estas oficiala lingvo. La urbestro de la komunumo laŭ la stato fine de la jaro 2014, Elvis Bajram, estis romao.

En 2009, la registaro de la Respubliko de Makedonio intensigis siajn klopodojn pli forte integrigi la lokajn romaajn infanojn en la edukajn programojn de la lando. Ŝtate pagita mezlernejo en Šuto Orizari, en kiu la cigana kaj la makedona estas la instruaj lingvoj, ekkonstruiĝis la 10-an de februaro 2009 kaj fine signifis investon de 1,6 milionoj da Eŭroj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]