Tiu ĉi artikolo temas pri printempaj kantoj en slava folkloro.
Printempaj kantoj (ukraineвеснянки; ruseвеснянки) estas tradiciaj orientslavaj ritaj kantoj, elstara ekzemplo de popola muziko. Tiu ĉi kantoj estas parto de junulara (precipe junulina) repertuaro. Ordinare ili estas kantataj dum junularaj kunvenoj en apartaj lokoj — ekster vilaĝo, sur altaĵoj, vojkrucoj ktp. Kantado de printempaj kantoj estas neerare opiniata magia proceduro. Ekzemple, en Polesio oni kredis, ke tie, kie printempe oni komencis kanti la kantojn antaŭe ol ĉiuj aliaj, hajlo ne nocos plantaĵojn, bonkvalita lino kreskos, junulinoj edziniĝos pli prompte ktp.[1]