Banspirito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Banspirito". La bildo de la rusa pentristo Ivan Bilibin

Banspirito (ruse банник) en slava mitologio estas spirito, baneja mastro.

Aliaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Banspirito estas ankaŭ konata kiel (ruse байник, баенник, байнушко ktp.), (beloruse лазьник). Ina banspirito nomiĝas banspiritino (ruse банниха, байница, баенная матушка, обдериха). Tre simila al banspirito (laŭ la kredoj de loĝantoj de Vladimira kaj Saratova provincoj) estas ŝiŝigo (ruse шишига).[1]

Imago[redakti | redakti fonton]

Oni imagas lin diverse:

  1. kiel nigran grandan homon, havantan ferajn manojn, longan hararon kaj fajrajn okulojn;
  2. kiel malgrandan longbarban maljunulon;
  3. kiel hundon, katon, blankan leporeton kaj eĉ ĉevalan kapon.[2]

Popolaj kredoj[redakti | redakti fonton]

Banspirito estas tre danĝera. Li damaĝas la personojn, kiujn malrespektas la banejajn regulojn. Li povas bani homon ĝismorte, strangoli, senhaŭtigi vivantan personon ktp.[3] Sed iufoje li defendas homojn kontraŭ aliaj "supernaturaj" estaĵoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Международные отношения, 2002. Стр. 29.
  2. ruse Левкиевская Е. Мифы русского народа. — М.: ООО «Издатель­ство Астрель»; ООО «Издательство ACT», 2000. Стр. 308.
  3. ruse Левкиевская Е. Мифы русского народа. — М.: ООО «Издатель­ство Астрель»; ООО «Издательство ACT», 2000. Стр. 308-309.
  4. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Международные отношения, 2002. Стр. 29.