Rusalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri spirito en slava mitologio. Pri la bulgara feriejo vidu la tekston Rusalko (Bulgario).
"Rusalko". La bildo de la rusa pentristo Sergej Panasenko

Rusalko (ruse русалка) en slava mitologio estas spirito (plejofte — ina) de akvo kaj flaŭro.

Aliaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj nomoj de tiu ĉi spirito estas kupalko, vodjanico aŭ vodjanajo, ŝutovko, ĉertovko, hitko, leŝaĉiho, lobasto (ruse купалка, водяница или водяная, шутовка, чертовка, хитка, лешачиха, лобаста).[1] Ankaŭ: navko, mavko (ruse навка, мавка).

Popolaj kredoj[redakti | redakti fonton]

Rusalkoj aperas sur la tero en la komenco de PentekostaRusalka semajno (ruse Русальная неделя), kiam sekalo komencas flori. Oni vidas ilin sur sekalkampoj, ĉe natura akvujoj, en arbaroj ktp. Laŭ popolaj kredoj, rusalkoj protektas kampojn kaj helpas al florado kaj rikolto. En la fina tago de Rusalka semajno, tiu ĉi spiritoj revenas en la mondon de mortintoj.

Oni kredis ke junulinoj, kiuj mortis antaŭ siaj edziĝoj, iĝis rusalkoj. Krome, ankoraŭ du kategorioj de mortintoj ankaŭ iĝis rusalkoj laŭ popolaj kredoj: junulinoj kaj infanoj, mortintaj dum Rusalka semajno, kaj suĉinfanoj, kiuj mortis antaŭ siaj baptoj.

Rusalkoj estas danĝeraj, ili povas dronigi aŭ sufoki homon, elvoki malsanojn kaj naturkatastrofojn, devojigi homon ktp.[2]

Rusalkoj. La bildo de Konstantin Makovskij

Konduko de rusalko[redakti | redakti fonton]

En orienta Polesio kaj suda Rusio oni faris la riton "konduko de rusalko" (ruse проводы русалки). En la lasta tago de Rusalka semajno grupo de junulinoj vestis unu el ili kiel rusalkon (ornamis ŝin per krono aŭ kronoj, fojfoje tute dekoraciis ŝin per verdaĵo) kaj malfrue en vespero kondukis la maskitan junulino ekster vilaĝon, en sekalkampon aŭ al rivero, al tombejo. Tie ili deŝiris la kronojn de la "rusalko", ĵetis ilin en akvon, en fajron, trans tombejan barilon kaj forkuris de la loko de "konduko", por ke rusalko ne kaptu kaj ne malutilu.[3]

Kulto[redakti | redakti fonton]

Etnografio konas oferojn por rusalkoj. Vilaĝanoj oferis al ili tolojn[4], piedveston, panon[5]. A. V. Tereŝenko priskribas la oferadon de blinoj al rusalko, kiu estis kunirata de ĉi tiuj vortoj:[6]

ruse: Esperante:
Русалка, царица,

Красная девица,
Не загуби душки
Не дай удавиться,
А мы тебе кланяемся.

Rusalko, reĝino,

Bela junulino,
Ne mortigu animon[7]
Ne lasu pendiĝi,
Kaj ni al vi kliniĝi

La samaj vortoj estis skribitaj kiel parton de rita popolkanto en Rjazanja provinco.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Зеленин Д.К. Избранные труды. Очерки русской мифологии: Умершие неестественною смертью и русалки. — М.: Индрик, 1995. Стр. 144.
  2. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Эллис Лак, 1995. Стр. 337-339.
  3. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Эллис Лак, 1995. Стр. 336-337.
  4. ruse Зеленин Д.К. Избранные труды. Очерки русской мифологии: Умершие неестественною смертью и русалки. — М.: Индрик, 1995. Стр. 187.
  5. ruse Кошубарова Н. С. Ткань в русской традиционной культуре: знак и функция. Источник: http://ethnography.omskreg.ru/page.php?id=696
  6. ruse Терещенко А.В. Быт русского народа. Часть 6. — С-Пб, 1848. Стр. 134.
  7. Tie ĉi eble signifas "mortigi vivan animon, homon". "Mortigi animon" en la rusa lingva ankaŭ povas havi signifon "damaĝegi (sian) animon, tiel ke la animo iros al inferno" (ekzemple — iĝi sinmortiginto aŭ fari alian pekego). En tiu ĉi teksto ambaŭ signifoj ŝajnas eblaj.
  8. ruse Гаврилов А. Н. Народный календарь Шиловского края. — Шилово, 2004. Источник: https://www.liveinternet.ru/users/2776177/post104419304/