Kantoj al Lado estas trikanta muzikaĵo, kantata de la nederlanda muzika grupo Akordo. Tiu muzikaĵo estas traduko de tradiciaj kroataj kantoj, kiuj alvokas Ladon, la printempandion laŭ slava mitologio. La tradukon faris Akordo mem kaj Simo Milojevic. La kantoj aperis en la unua KD de Akordo, Muzikpluvo (1996, 2005).