Akordo (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akordo (grupo muzika))
Ĉi tiu artikolo temas pri unuopa grupo de kantistoj nomita "Akordo". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Akordo.
Akordo
Akordo dum koncerto en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo 2008
Akordo dum koncerto en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo 2008
Bazaj informoj
Aktivaj jaroj 1988 - 2008 / nuntempo
Retejo tekstoj.nl/akordo
vdr

Akordo estas muzikgrupo de nederlandaj kantistoj, kiuj kantas nurvoĉe, sen muzikila akompano.

Ĝia repertuaro konsistas el plurvoĉaj kantoj de diversaj landoj kaj diversaj stiloj: de mezepokaj ĝis modernaj, de folkloraj ĝis roko. Ĉiuj kantoj estas en Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj ricevis tradukon aŭ - pli libere - Esperantan version verkitan speciale por la grupo. Malofte ili kantas muzikajn originale verkitajn en Esperanto.

La grupo ekzistas ekde 1988 kaj en 1989 okazis ĝia unua koncerto, dum la Nederlanda Esperanto-Kongreso en Zeist.[1] La Internacian Junularan Kongreson de 1989 en Kerkrade, kie okazis dua granda koncerto, entute gvide organizis pluraj akordanoj. En 1992 Akordo faris la unuan koncerton en eksterlando kaj en 1996 estis lanĉita la unua KD, Muzikpluvo. Poste, en 2003 la muzikgrupo publikigis sian duan muzikalbumon Kristnaska kordo. La grupo finis aktivajn koncertojn en 2008. Tamen ankoraŭ daŭras publikigoj de sondosieroj. Ekzemple en aprilo 2018 el la eldonejo Vinilkosmo en suda Francio lanĉiĝis bita reeldono de la unua albumo de la bando, Muzikpluvo, kun du kromaj trakoj.[2]

Anaro[redakti | redakti fonton]

Aldoniĝis Ineke Bourguignon-Slis inter 1991 kaj 2001, kaj Hansa Krijgsman inter 2004 kaj 2008.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]