Lech (mitologia personaĵo)
| Lech | |
|---|---|
| homo eble fikcia legenda figuro | |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Gefratoj | Čech • Rus |

Lech[1] (prononco [Leĥ]) estas laŭlegenda prapatro de la poloj. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Čech kaj Rus gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Dum Rus kun sia tribo unue dividiĝis irante orienten, kaj fondis slavan regnon, el kiu poste evoluis la kieva regno, la fratoj Lech kaj Čech iris okcidenten kaj poste dividiĝis al sudokcidenta direkto, kie la tribo de Čech laŭlegende fondis Bohemion, kaj al nordokcidenta direkto, kie la tribo de Lech laŭlegende fondis Pollandon. Same kiel la personaĵoj Čech kaj Rus, ankaŭ Lech ne estis historia persono, sed nur mitologia figuro. Laŭ la legenda tribestro ricevis sian nomon la lingvoscienca kategorio de leĥaj lingvoj.
Nomo "lando de Lech" por Pollando en iuj naciaj kaj regionaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Kaj la legenda figuro cetere eniris la nomojn de la nuna regno "Pollando" en tri tute malsamaj lingvoj: en la litova, kie landoj kutime finiĝas per la pseŭdofinaĵo -ija, kiel en Esperanto la pseŭdofinaĵo -io, Pollando estas "Lenkija" [LENkija], do "lando de Lech". En la hungara, kie landoj kutime finiĝas per la pseŭdofinaĵo -ország, Pollando estas "Lengyelország" [LENdjelorŝaːg], kaj en la irana aŭ persa (farsi), denove tute alispeca lingvo, kie landoj kutime finiĝas per pseŭdofinaĵo -stān, Pollando estas لهستان, "Lahestān" [LAːhestan],[2] cetere en latina alfabeto ekzakte same en la tradicia krime-tatara, "Lahestān" [LAːhestan], en ĉiuj kazoj same "lando de Lech". Kaj en iuj pli malgrandaj lingvoj de Kaŭkazio eĉ estas ankoraŭ pli evidente - ekzemple en la adigea "Pollando" estas Лэхьый, "Leĥij", tie la nomo Lech [leĥ] tute klare videblas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperanta vorto "Leĥo", sendepende por la legenda figuro kaj samtempe ankaŭ por la tute nerilata alpa rivero Lech, ankoraŭ ne estas establigcinta, kvankam la lingvoscienca kategorio de leĥaj lingvoj, jam subkompenigas tian nomon "Leĥo". Sed laŭ vikipedia interkonsento ni ne uzas novajn esperantajn vortojn, ĝis kiam ili ne dokumentiĝas almenaŭ en unuaj vortaroj, aŭ en la esperanta literaturo.
- ↑ atentigo pri la koincido de la litova, hungara kaj irana nomformoj ekzemple en la socia retejo TikTok la 10-an de aŭgusto 2036 (pole)

