Bytom

| Bytom Odrzański estas la alia urbo en Lubuŝio en Pollando. |
| Bytom | |||||
| germane: Beuthen | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
| Genitivo de la nomo | Bytomia | ||||
| Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||||
| Distrikto-rajta | Jes | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Aglomeraĵo | 3487000 (Katowice) | ||||
| Urborajtoj | 1254 | ||||
| Koordinatoj | 50° 21′ N, 18° 55′ O (mapo)50.34694444444418.923333333333Koordinatoj: 50° 21′ N, 18° 55′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 330 m | ||||
| Areo | 69,43 km² | ||||
| Loĝantaro | 188234 (en 2007 (kaj nun?)) | ||||
| Loĝdenso | 2 707 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 41-900 do 41-936 | ||||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 032 | ||||
| Aŭtokodo | SY | ||||
| TERYT | 246201 1 | ||||
| Estro | Piotr Koj (ĉu en 2007?) | ||||
| Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
| Adreso de estraro | ul. Parkowa 2 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 41-902 | ||||
| Ĝemelaj urboj | vidu supre | ||||
| Komunuma retejo | http://www.um.bytom.pl | ||||
Bytom (pola nomo ekde 1946, antaŭe germane Beuthen respektive pli longe Beuthen in Oberschlesien) estas urbo de proksimume 183 250 loĝantoj (kiam?) en la en 1999 kreita provinco Silezio de la nuna ŝtato Pollando. Ĝi situas je proksimume 20 km nordokcidente de Katowice, la du urboj preskaŭ kunkreskis.
Historio plejkoncize
[redakti | redakti fonton]Ekde 1742 Prusa Silezio estis parto de la reĝlando Prusio, ekde 1871 de la Germana Regno, antaŭe la regiono ekde la 14-a jarcento apartentis al Bohemio kaj ekde la 16-a al Aŭstrio. En la Plebiscito en Supra Silezio de marto 1921 59,6 elcentoj de Supra Silezio balotis por restado en Prusio kaj Germanio, 40,4 elcentoj por transdono al Pollando. Tamen la aliancanoj decidis grandan parton doni al la nove fondita Dua Pola Respubliko. La urbo Beuthen, en kiu tri kvaronoj de la urbanoj voĉdonis kontraŭ transigo al Pollando, tamen restis en Germanio, sed nun estis je tri flankoj ĉirkaŭita de terenoj transdonitaj al Pollando kaj do estis limurbo. Post la Dua Mondmilito, laŭ la traktato de Potsdam la aliancanoj en 1945 decidis transdoni tutan germanlingvan Silezion al la nova komunisma Pola Popola Respubliko. La germanaj loĝantoj estis elpelitaj ĝis plej malfrue 1947, kaj la urbo en 1946 per ŝtata komisiono ricebis novan nomon Bytom.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Leszek Engelking (1955-2022), pola poeto, verkisto, tradukisto kaj kritikisto
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]- Vsetín, Ĉeĥio
- Recklinghausen, Germanio
- Dmitrov, Rusio
- Drohobiĉ, Ukrainio
Esperanto en Beuthen 1887 - 1945
[redakti | redakti fonton]Fondiĝis tie 1919 „Frateco”, Societo de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj. Kiel loka esperantisto aparte elstaris Walter Knopf, kiu menciiĝas ankaŭ en la urba Esperanto-movado de la urbo Breslau (ekde 1945 Vroclavo) - pri li tamen ĝis nun konatas neniuj detaloj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Halina kaj Zbigniew Łabęccy, Kościoły i kaplice Bytomia (Preĝejoj kaj kapeloj de Bytom)
- Jan Drabina (redaktoro), Bytomskie zabytki (Antikvaĵoj de Bytom)
- Jan Drabina (redaktoro), Dzielnice Bytomia na starych fotografiach, pocztówkach i planach (Kvartaloj de Bytom sur malnovaj fotoj, poŝtkartoj kaj planoj)
- Bytom. Plan miasta (Bytom. Plano de la urbo). PPWK 1978
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]





