Recklinghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Recklinghausen
Blazono

Map

Flago
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Monastero
Distrikto Distrikto Recklinghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02361
Poŝtkodo 45601–45665
Aŭtomobila kodo RE
Oficiala Municipokodo 05562032
Politiko
Adreso de la administrejo Rathausplatz 3
45655 Recklinghausen
Demografio
Loĝantaro 111397 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 37′ N, 7° 12′ O (mapo)51.6166666666677.2Koordinatoj: 51° 37′ N, 7° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 85 m
Areo 66 km²
Oficiala retejo https://www.recklinghausen.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Recklinghausen estas urbo en la pleja nordokcidento de la federacai lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, ĉe la norda rando de la tre industria Ruhr-regiono. Ĝi apartenas al la distrikto Recklinghausen, la germana distrikto kun plej da loĝantoj, kaj estas ties administra centro kaj senkonkurence plej granda urbo. Fine de decembro 2019 la urbo havis 111 397 loĝantojn. Ekde la lokaj elektoj de 25.05.2014 Christoph Tesche estas la urbestro de la urbo Recklinghausen.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

figuro de mezepoka kavaliro ĉe la urbodomo de Recklinghausen

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo pri la historio de la poŝto Friedrich Maurmann
  • La muzeo pri Ikonoj estas la plej signifa kolekto de ortodokse kristana arto en la okcidenta mondo.
  • La Vestisches Museum prezentas kristanan arton el la regiono, la urban kaj landan historion.
  • La Kunsthalle (arta halo) Recklinghausen montras modernan arton.
  • La muzeo Umspannwerk Recklinghausen - "elektro kaj vivo" en historia industria konstruaĵo, kiu iam estis kurentoŝanĝejo, bildiĝas la historio de homa uzo de la elektro.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

brika skulptaĵo de la dana artisto Per Kirkeby

La historia urbokerno de Recklinghausen estas grandparte konservita. La historie plej grava konstruaĵo kaj simbolo de la urbo estas la katolika preĝejo Sankta Petro. Pliaj vidindaj konstruaĵoj estas restoj de la mezepoka remparo, la fortikaĵo Engelsburg Recklinghausen, la urbodomo konstruita dum 1908 kaj la festivalejo de la ĉiujara kultura evento Ruhrfestspiele. Du karbominejaj turoj de la urbo iĝis industriaj monumentoj: la turoj de la minejoj "Recklinghausen II" kaj "General Blumenthal".

Brika konstruaĵo de la dana artisto Per Kirkeby staras antaŭ la memorejo pri la viktimoj de la Dua Mondmilito ĉe la historia pordego Lohtor rande de la urbocentro. La artaĵo, 26 metrojn longa kaj 6 metrojn alta, konsistas el ses grandaj kaj sep etaj arkoj kaj estas integrita en la trotuaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]