Departemento Progreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Progreso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ElProgresoGUAT.PNG

Progreso (hispane El Progreso) estas departemento situanta en la nordoriento de Gvatemalo, kies departementa ĉefurbo estas Gvastatojo, je 74 km de la landa ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Alta Verapaco kaj Malalta Verapaco; sude kun departemento Gvatemalo kaj Halapo; oriente kun Zakapo kaj Halapo; kaj okcidente kun Malalta Verapaco kaj departemento Gvatemalo. La departemento havas 1.922 km², dividiĝas en 8 municipoj kaj la loĝantoj estas ĉirkaŭ 139.490 personoj.