Distriktaro Monastero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distriktaro Monastero
Administra distriktaro
Blazono
registara regiono de Nordrejn-Vestfalio • registara regiono de Prusio [+]

LandoGermanio

Supermara alteco76 m ü. NHN [+]
ĈefurboMünster
- koordinatoj52° 0′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)527.5Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)
Areo6 917,49 km² (691 749 ha) [+]


Distriktaro Monastero (Tero)
Distriktaro Monastero (Tero)

Distriktaro Monastero (Nordrejn-Vestfalio)
Distriktaro Monastero (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Map
Distriktaro Monastero

Vikimedia Komunejo:  Regierungsbezirk Münster [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
blazono mapo
blazono de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio situo de la distriktaro Monastero en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
sidejo: Monastero
areo: 6.906,96 km²
loĝantoj: 2 664 280
(fine de decembro 2022)
loĝodenso: 379 loĝantoj po km²
distriktara subdivido: 78 komunumoj, el tiuj 75 en 5 distriktoj
administreja adreso: Domplatz 1–3
48143 Münster
retpaĝo: www.bezreg-muenster.nrw.de
retadreso: poststelle
@bezreg-muenster.nrw.de
Mapo
situo de la distriktaro Monastero en Nordrejn-Vestfalio

La distriktaro Monastero estas unu el kvin distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio (Germanio). Fine de decembro 2022 ĝi havis 2 664 280 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la nordo de Nordrejn-Vestfalio. Nur la sudokcidenta parto havas pli altan loĝodenson, dume la resta tereno de la distriktaro escepte de la urbo Monastero plejparte estas kampara.

Najbaraj distriktaroj kaj landoj[redakti | redakti fonton]

La distriktaro limas norde al la lando Malsupra Saksio, oriente al la distriktaro Detmoldo (Orienta Vestfalio-Lipo), sude al la distriktaroj Arnsbergo plus Duseldorfo kaj okcidente al Nederlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la distriktaro reiras al la Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj de la 30-a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provinco subdividata en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Monastero. Kiel la aliaj, ankaŭ la registaro en Monastero je la 22-a de aprilo 1816 ekfunkciis.

Administra subdivido[redakti | redakti fonton]

Historie[redakti | redakti fonton]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

  1. distrikto Ahaus (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste en la distrikto Borken)
  2. distrikto Beckum (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste en la distrikto Warendorf)
  3. distrikto Borken (ekde la 1-a de januaro kun la distrikto Ahaus kaj la urbo Bocholt)
  4. distrikto Coesfeld (ekde la 1-a de januaro kun grandaj partoj de la distrikto Lüdinghausen kaj teritorieroj de la distrikto Monastero)
  5. distrikto Lüdinghausen (ĝis la 31-a de decembro, poste dispartigo sur la distriktoj Coesfeld, Warendorf kaj Unna [en la distriktaro Arnsberg]; Bockum-Hövel estis enkomunumigata en Hamm)
  6. distrikto Monastero (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste dispartigo sur la eksterdistrikta urbo Monastero kaj la distriktoj Coesfeld, Steinfurt kaj Warendorf)
  7. distrikto Recklinghausen (ekde la 1-a de januaro 1975 kun la ĝis tiam eksterdistriktaj urboj Recklinghausen kaj Castrop-Rauxel [ĝis tiam en la distriktaro Arnsberg], ekde la 1-a de julio 1976 ankaŭ kun la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Gladbeck)
  8. distrikto Steinfurt (ekde la 1-a de januaro 1975 kun la distrikto Tecklenburg kaj teritorieroj de la distrikto Monastero)
  9. distrikto Tecklenburg (ĝis la 31-a de decembro 1974, poste en la distrikto Steinfurt)
  10. distrikto Warendorf (ekde la 1-a de januaro 1975 kun grandaj partoj de la distrikto Beckum kaj teritorieroj de la distriktoj Monastero kaj Lüdinghausen)

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

  1. Bocholt (ekde la 1-a de januaro 1975 en la distrikton Borken)
  2. Bottrop (ekde la 1-a de januaro la 1-a de januaro ĝis la 5-a de decembro 1975 pligrandigita per la eksterdistrikta urbo Gladbeck kaj Kirchhellen, distrikto Recklinghausen, ekde la 1a de julio 1976 Kirchhellen definitive venis al Bottrop)
  3. Gelsenkirchen (ne estis ŝanĝata kadre de la komunumreformo 1975)
  4. Gladbeck (ekde la 1-a de januaro ĝis la 5-a de decembro 1975 en la urbo Bottrop, tiam refoje eksterdistrikta, ekde la 1a de julio 1976 en la distrikto Recklinghausen)
  5. Monastero (ekde la 1a de januaro 1975 kun kelkej komunumoj el la distrikto Monastero)
  6. Recklinghausen (ekde la 1a de januaro 1975 en la distrikto Recklinghausen)

Aktuala stato[redakti | redakti fonton]

La distriktaro konsistas el kvin distriktoj kun entute 75 komunumoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.

distriktoj eksterdistriktaj urboj

Aparte de partoj de la distrikto Steinfurt en la nordo, la distrikto Recklinghausen kaj la urboj Bottrop kaj Gelsenkirchen en la sudo la distriktaro Monastero kongruas kun la geografia regiono "Münsterland" (Monastera lando).