Retadreso
Aspekto
Retadreso estas indiko por nomumi/akiri/kontakti ion en la interreto. La formo de retadreso estas plej ofte skemo://domajno/pado?mendo#fragmento.
Estas diversaj specoj de retadresoj. Reteja adreso estas retadreso kun skemo "http"/"https", retpoŝta adreso estas retadreso kun skemo "mailto" (mailto::uzulnomo@domajno). Dume, URL-adreso estas "unuforma risurca lokindiko", URN-adreso estas "unuforma risurca nomo", URI-adreso estas "unuforma risurca identigilo", IRI adreso estas "internaciigita risurca identigilo". IRI estas URI, URI estas URL aŭ URN.
Formala kaj teknika difino kaj terminoj
[redakti | redakti fonton]- retadreso = sendita retadreso / uzita retadreso
- sendita retadreso = retskemo ":" "//" retdomajnumo "/" retpado "?" retmendo
- uzita retadreso = retskemo ":" "//" retdomajnumo "/" retpado "?" retmendo "#" retfragmento
- retdomajnumo = retdomajno ":" retdomajnpordo
- retdomajno = retdomajnnomo / retdomajnnumero
- retdomajnnomo = domajn-askia retdomajnnomo / punikoda retdomajnnomo ; domajn-askio estas ajnuskle A-Z 0-9 -
- retdomajnnumero = i-po-adreso
- i-po-adreso = i-po-kvara adreso / i-po-sesa adreso
- i-po-kvara adreso = mallonga retdomajnnumerero "." mallonga retdomajnnumerero "." mallonga retdomajnnumerero "." mallonga retdomajnnumerero
- i-po-sesa adreso = "[" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero "]"
- En a.b.c.ĉ.d, ekzemple a.b estas subdomajno de c.ĉ.d, dum c.ĉ.d estas superdomajno de a.b
- La plej alta domajnnomero estas la retregiona domajnnomero
- La plej malalta domajnnomero estas la komputila domajnnomero
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- www.io.ie/iel estas retadreso (retdomajno plus retpado)
- www.io.ie estas retadreso kaj retdomajno
- io.ie estas same retadreso kaj retdomajno
- .ie estas la (ret)regiono
- En s.io.ie "s" estas subdomajno de "io.ie", kaj en tiu ĉi ekzemplo "s" estas komputilo ĉe "io.ie".