Ahaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahaus
Blazono
Ahaus (Germanio)
Ahaus (Germanio)
DEC

Map

Flago
medium-sized district town • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro distriktaro Monastero
Distrikto distrikto Borken
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02561, 02567
Poŝtkodo 48683
Aŭtomobila kodo BOR
Oficiala Municipokodo 05554004
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Felix Büter
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 40245 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 5′ N, 7° 1′ O (mapo)52.079367.01344Koordinatoj: 52° 5′ N, 7° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 36 m
Areo 151,22 km²
Oficiala retejo https://www.ahaus.de/
vdr

La urbo Ahaus situas en la okcidenta Monastera Lando nordokcidente de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas parto de la distrikto Borken en la distriktaro Monastero. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 40 245 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas proksime de la landlimo al Nederlando ĉe la rivereto Ahauser Aa. Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.

Najbaraj urboj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Ahaus limiĝas norde kun la urbo Gronau, nordoriente kun la komunumo Heek sudoriente kun la komunumo Legden, sude kun la urbo Stadtlohn, sudokcidente kun la urbo Vreden, nordokcidente kun la nederlandaj komunumo Haaksbergen kaj urbo Enschede

Urba disdivido[redakti | redakti fonton]

Ahaus konsistas el la urbopartoj:

  • Ahaus
  • Graes
  • Ottenstein
  • Wessum
  • Wüllen
  • Alstätte

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 1030 dokumento mencias la nobelrezidejon "Haus an der Aa" [domo ĉe la (rivereto) Aa]. Komence de la 14-a jarcento Ahaus akiris la urborajtojn. la t.n. Herrschaft [reglando] Ahaus en 1406 transiris al la princepiskopoj de Monastero.

La 4-an de oktobro 1650 la nova princepiskopo de Monastero Christoph Bernhard von Galen vizitis Ahaus. Li iniciatis la fondadon de la unua germana fajencomanufakturo en Ahaus en la jaro 1653. Tiun ĉi oni jam fermis en 1657. Princepiskopo Friedrich Christian von Plettenberg iniciatis la malkonstruadon de la malnova kastelo en la jaro 1688. La novkonstruaĵo de la baroka akvokastelo laŭ la planoj de Ambrosius de Oelde pretiĝis en 1690. La totalkonstruaĵo kun ĝardeninstalaĵo estis preta en 1718. Ekde 1763 ĝis 1767 Johann Conrad Schlaun direktis la modernigon de la kastelo. li konstruigis ĝardenflanken la rizaliton, t.e. elstaraĵo en la mezo de la konstruaĵo. La baroka akvokastelo ankoraŭ nuntempe apartenas al la centeraj vidindaĵoj de la urbo.

Post la venko super Napoleono la reglando Ahaus 1803 iris pro la mediatizo de la Sankta Romia Imperio al la princoj Salm-Salm kaj Salm-Kyrburg. En 1813 la urbo venis sub prusan regadon. Ahaus klopodis dum longa tempo konservi sian mestarecon kontraŭ princlandoj. En 1829 Hermann Oldenkott el Amsterdamo aĉetis kastelon Ahaus por tie instali tabakfabrikon.

La urbobrulego de la 13-a de oktobro 1863 detruis la urbon preskaŭ komplete.

kastelo Ahaus
la urbodomo kun la fonto Georgsbrunnen
tio ĉi famigis la urbon ekster la regiono: La „provizora“ stokejo por radioaktiva rubaĵo

En la jaro 1881 okazis la fondado de abriko por ekflamigiloj. Du jarojn poste oni fondis la Vestfalian Jutoŝpinejon kaj teksejon. En la jaro 1886 la jutfabriko starigis sian laboristosetlejon, la kolonion kaj la hodiaŭa surboterenon Oldenburg. Ĝi ekestis en parto de la iama kamparanejo Ammeln. La nomo Oldenburg reiras je la malnova kamponomo "die Ollenburg".

Dum la Dua Mondmilito la Aliancanoj detruis la akvokastelon per aeratako. En 1949 la distrikto Ahaus kaj la urbo Ahaus rekonstruis ĝin.

Kadre de la komunuma novordigo en la jaro unue la oficejo Wüllen (konsista el la komunumoj Wüllen kaj Ammeln) iris al Ahaus. Je la 1-a de januaro 1975 Ahaus enkomunumigis sekve de la leĝo Münster-Hamm la oficejon Wessum kun la komunumoj Alstätte, Ottenstein kaj Wessum (inkl. Graes). La urbo perdis sian distriktorezidejon al Borken.

La 17-an de septembro 1879 oni inaŭguris ĉe la Wüllener Straße unuan fojon evangelan prexejon en Ahaus. Marte 1945 la supre nomitan preĝejokonstruaĵon detruis aliancanaj aeratakoj. Tial oni vastege alikonstruis ĝin post 1954. I.a. oni renovigis la kampanilon kaj enmetis en la okcidentan frontonon novan rondfenestron.

La katolika preĝejo Sankta Ĉieliro de Maria kun la granda kampanilo estas la domina konstruaĵoj sur la foirejo en Ahaus. Jam en la frua tempo de la historio de Ahaus sur ĝia loko staris preĝejo. En la jaro 1965 oni malkonstruis laŭ planoj de la arkitekto Erwin Schiffer la malnovan navon por anstataŭi ĝin per betonaĵo, kiu havas la ĉarmon de grandmagazeno el la 60-aj jaroj. Buntaj fenestroj, kreitaj de Georg Meistermann, fermas la betonan kadron de la muroj. Nur la malnova kampanilo travivis la arkitekturan plibeligoprovon.

La katolika preĝejo Sankta Jozefo estis konstruita en 1952, kaj estas ununava brikokonstruaĵo kun rekta ĥorejo. En la interno troviĝas la malnova kalvario el sabloŝtono, kie origine apartenis al la malnova navo de la preĝejo S-kta Cieliro de Maria.

Ĉe la orienta limo de la surkonstruita urbareo situas la kapelo de Ammeln. La malgranda preĝejo estis komplete novkonstrita en novgotika stilo en la jaro 1881, post kiam ĝi forbrulis tuj post la unua konstruado en 1733.

Superregionan konatecon akiris la loko pro la rezisto kontraŭ la konstruado kaj funkciigo de pridisputata provizora stokejo por eluzitaj brulelementoj kaj la transportoj ligitaj kun tiu.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la ĉefŝoseo A 31 (Emden - Leer - Meppen - Gronau - Bottrop) Ahaus estas ligita al la longdistanca trafiko. Sufiĉe bone atingeblaj estas la ĉefŝoseoj A 1 (Kolonjo - Dortmundo - Monastero - Osnabrück Bremen) kaj tra la A 31 ankaŭ la A 30 (Osnabrück - Amsterdamo). La nacia ŝoseo B 70 (Wesel - Borken - Metelen - Rheine) kaj B 474 (Dülmen - Coesfeld - Gronau) kruciĝas en Ahaus

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo havas mezklasan ekonomistrukturon kun multaj branĉoj.

  • Produkta metio 42,61%
    • Prilabora metio, minindustrio 33,61%
    • Konstrumetio 9,00%
  • Komerco, gasta metio kaj trafiko 22,98%
    • Komreco 17,93%
    • gasta metio, trafiko, informtrafiko 5,05%
  • Ceteraj servoj 32,67%
    • Kredita kaj asekura metioj 2,20%
    • Grundstückswesen, Vermietung, entreprenaj servoj. 8,32%
    • Publika administrado k.a. 3,59%
    • Ceteraj publikaj kaj privataj servoj 18,56%
  • Agrikulturo kaj forstkulturo, fiŝkaptado 1,03%

Klerigo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1952 en la kastelo okazas koncertoj, kiujn aranĝas la distrikto Borken kaj la urbo Ahaus. Tiuj okazas dise dum la jaro kaj prezentas pintaj interpretistoj precipe de ĉambromuziko en la 1996 renovigita princohalo de la kastelo.

Ekde 2002 la pordegodomo de la kastelo loĝigas lernejomuzeon. Al la plej gravaj asocioj apartenas la pli ol 400 jarojn aĝa Bürger- und Junggesellenschützenverein e.V. 1584/1606 samkiel la 100 jarojn aĝa Schützenverein Feldmark 05, ambaŭ pafanto-asocioj.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Ahaus ĉitempe tenas:

  • 8 bazaj lernejoj
  • 2 dugradaj elementlernejoj
  • 2 reallernejoj
  • 2 gimnazioj (unu el tiuj episkopa gimnazio, subtenanto: episkopa ĉefvikariejo, Monastero)
  • 1 speciala lernejo
  • 5 profesiklerigaj lernejoj

En Ahaus vizitas potage ĉ. 14.000 lernantoj la supre nomitajn lernejojn, per tio Ahaus prezentas gravan lernejocentron en la regiono.