Saltu al enhavo

Fajenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajencaj teleroj

Fajenco estas ceramikaĵo, kiu signifis diverstipajn ceramikaĵojn dum la historiaj epokoj. La nomo venas el la itala urbo Faenza. Laŭ Francisko Azorín Fajenco estas Porcelanosimila, emajlita ceramikaĵo el Faenco aŭ ĝin imitanta.[1] Li indikas etimologion el Faenco, propra nomo de itala urbo. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fajencisto kaj fajencfabriko.[2] (Laŭ PIV fabriko estas fera produktejo, ne validas al argilaĵoj.)

Dum la renesanco, fajenco estis nomo de ujoj el flavargila, emajlita (stana emajlo) ceramikaĵoj. La stana emajlo kovras la bakitajn materialojn.

En la egipta arto oni povas trovi la esprimon egipta fajenco, kiujn karakterizas, ke la emajlo kovras la tutan surfacon de la objekto. (La hodiaŭaj, aliaj ceramikaĵoj havas/havis neemajlitan grundon, por ke la emajlita ceramikaĵo ne gluiĝu al bazo de la forno.)

La grandan trarompon en la ceramik-produkta historio efektivigis la ellaboro de blanka, pentrebla kovraĵo, kion ebligis miksado de stan-oksido al la plumbobaza emajlo. La tekniko estis ellaborita en la 9-a jarcento en Irano aŭ alie en la orienta Azio.

La kovraĵo de la fajencaj ujoj estas pretigita el cindro de stano-plumbo, sablo kaj kuireja salo (natria klorido), la pentrado povas okazi sur aŭ sub la emajlo. La kolorigajn oksidojn oni miksas per volatila oleo kaj tiel surpentras ilin. Oni jam uzis la stanan emajlon jam en la antikva Egiptujo. La plej ŝatat ornamaĵo de la mezepokaj persaj fajencoj estis la metale brilanta emajlo. La unua periodo de la turkaj ceramikaĵoj estas la periodo de la Selĝukoj ekde la 12-a jc. ĝis la 14-a. Antaŭ apero de la stana emajlo, en Eŭropo oni uzis salan kaj plumban emajlon. La plumba emajlo disvastiĝis en la 13-a jarcento en okcidenta Eŭropo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]