Fajenco el Delft
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Fajenco el Delft aŭ Delfta bluaĵo estas tipo de fajenco kun blua ornamaĵo sur blanka fono kiu estas laŭtradicie produktata en Delft Nederlando. Ĝi ekestis je la fino de la 16-a jarcento kiel malmultekosta alternativo por la blu-blanka ĉina porcelano. La fajenco el Delft en mallonga tempo fariĝis tre populara kaj travivis florperiodon dum la jaroj 1650-1750, kiam en Delft pli ol cent fajencofabrikoj aktivis. La industrio estis ĉirkaŭ 1800 forviŝita de pli malmultekosta argilaĵo ĉefe el Anglio (Staffordshire). Hodiaŭ ankoraŭ nur unu fabriko en Delft produktas ‘veran’ fajencon el Delft.
Kelkaj dometoj el Delfta bluaĵo de KLM

Vazo por tulipoj el Delfta bluaĵo
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Royal Delft (nederlande/angle)
- Fajenco de Delft sub la lupeo (nederlande)